Maristo Luno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sailor Moon)
Maristo Luno
Originala titolo 美少女戦士セーラームーン
[Bishōjo Senshi Sērā Mūn]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo la japana
Ĝenro maho-ŝoĝo, aventuro, amo, komedio
Por kiu maho-ŝoĝo
Mangao
Aŭtoro Takeuĉi Naoko
Publikiginto Kodansha (Kodanŝa)
Magazino Nakayoshi, RunRun
Aperdatoj februaro 1991 — aprilo 1997
Volumoj 18
Animeo (tv)
Maristo Luno (serio 1)
Originala titolo 1シリーズ [1 ŝirīzu]
Sailor Moon
Reĝisoro(j) Sato Ĝuniĉi,
Ikuhara Kunihiko
Studio(j) Toei Animation
Scenaro Tomita Sukehiro
Muziko Arisaŭa Takanori
Televidaj retoj TV Asahi
Aperdatoj 7a de marto 1992 —
27a de februaro 1993
Epizodoj 46
Animeo (tv)
Maristo Luno R (serio 2)
Originala titolo 2シリーズ (R) [2 ŝirīzu āru]
Sailor Moon R
Reĝisoro(j) Sato Ĝuniĉi,
Ikuhara Kunihiko
Studio(j) Toei Animation
Scenaro Tomita Sukehiro
Muziko Arisaŭa Takanori
Televidaj retoj TV Asahi
Aperdatoj 6a de marto 1993 —
12a de marto 1994
Epizodoj 43
Animeo (tv)
Maristo Luno S (serio 3)
Originala titolo 3シリーズ (S) [3 ŝirīzu sūpā]
Sailor Moon S
Reĝisoro(j) Ikuhara Kunihiko
Studio(j) Toei Animation
Scenaro Enokido Joĝi
Muziko Arisaŭa Takanori
Televidaj retoj TV Asahi
Aperdatoj 19a de marto 1994 —
25a de februaro 1995
Epizodoj 38
Animeo (tv)
Maristo Luno Super S (serio 4)
Originala titolo 4シリーズ (SuperS)
[4 ŝirīzu sūpāzu]
Sailor Moon SuperS
Reĝisoro(j) Ikuhara Kunihiko
Studio(j) Toei Animation
Scenaro Enokido Joĝi
Muziko Arisaŭa Takanori
Televidaj retoj TV Asahi
Aperdatoj 4a de marto 1995 —
2a de marto 1996
Epizodoj 39
Animeo (tv)
Maristo-steloj (serio 5)
Originala titolo 5シリーズ (セーラースターズ)
[5 ŝirīzu sērāsutāzu]
Sailor Stars
Reĝisoro(j) Igaraŝi Takuja
Studio(j) Toei Animation
Scenaro Jamaguĉi Rjota
Muziko Arisaŭa Takanori
Televidaj retoj TV Asahi
Aperdatoj 9a de marto 1996 —
8a de februaro 1997
Epizodoj 34
vdr

Maristo Luno (japane 美少女戦士セーラームーン [Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn], angle Sailor Moon, laŭvorte: Bela Juna Batalisto Sailor Moon)[1] estas japana mangao verkita kaj desegnita de Naoko TAKEUĈI kaj samnoma tre fama internacie anime-seriaro dissendita en Japanio ekde 1992 al 1997. La anime-seriaro konsistas el 5 serioj (po 34—46 epizodoj).

La mangao iĝis tre fama pro la sukcesa renovigita uzo de la subĝenro maho-soĝomagiaj knabinoj,[2][3] kaj la agado kaj bataloj (sentai) akiris la aprobon de la maskla sektoro, ĝenerale ne interesiĝinta pri ĉi tiaj rakontoj.[4]​ La mangao estis publikigita en la japana magazino Nakayoshi, apartenanta al eldonejo Kodansha, inter 1991 kaj 1997 kaj kompilita en dek ok volumoj.

La mangao mem baziĝas sur la antaŭa mangao de Naoko TAKEUĈI, nomata "Koda nomo: Maristo V", rakontanta nur la aventurojn de unu el Maristo-batalistoj. Kiam oni proponis animeigi tiun mangaon, la aŭtoro ŝanĝis la ideon pri unu batalisto al rakonto pri teamo de Maristo-batalistoj. Tiel aperis la mangao kaj animeo "Sailor Moon".[5] Nova anime-serio, Sailor Moon Crystal (美少女戦士セーラームーン Crystal) aperis en somero de la jaro 2014.[6] Ĝi rakontas pli fidele la mangaajn okazaĵojn ol la unua animeo.

Aperis ankaŭ tri animaciaj filmoj post la dua, tria kaj kvara serio kun sendependa scenaro (vidu Aliaj produktoj>Animeaj filmoj). Estis filmita en la jaro 2003 ankaŭ samnoma doramao bazita sur la unua serio de animeo. Ĝia scenaro kaj la scenaro de la mangao/animeo entenas plurajn malsamojn. Krome kreiĝis videoludoj kaj muzikaloj, bazitaj sur kaj mangao kaj animeo.[7][8]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La ĉefpersono Usagi Cukino estas ordinara japana lernanto de mezlernejo. Kurante matene al lecionoj, ŝi surpaŝas nigran katinon (en la animeo, ŝi savas la katinon de ĉikanantaj infanoj). Tamen ŝi denove renkontas ŝin kaj mirinde ekscias, ke la katino scipovas paroli. Tiu katino, nomata Luno, helpas Usagi-on veki kaŝitajn fortojn por transformiĝi al Maristo Luno, por tiel batali kontraŭ malicaj estaĵoj atakantaj homojn. Poste ili renkontas aliajn junajn inojn kapablajn transformiĝi al Maristo-batalistoj. Krome, dum ili batalas kontraŭ la monstroj senditaj de fortaj malamikoj, aperas mistera viro kun la vizaĝo kovrita per masko, li nomas sin Nokta Masko kaj savas Mariston Lunon en krizaj momentoj. Laŭ la disvolviĝo de la rakonto, la Maristo-batalistoj kaj Nokta Masko iom post iom ekscias pri siaj antaŭaj vivoj, el kiuj originas ilia potenco.

Maristo-batalistoj[redakti | redakti fonton]

Maristo-batalisto (セーラー戦士 [Sērā-senŝi]) estas tipo de magia batalisto, kiu defendas homojn kontraŭ malbono. En la ĉiutaga vivo ili estas ordinaraj homoj. Ili ricevas magiajn kaj fizikajn kapablojn, kiam ili transformiĝas en Maristo-batalistojn. En batalista formo, ili aspektas malsame de la ordinara formo kaj oni ne rekonas ilin. Ĉiu Maristo-batalisto estas juna virino almenaŭ en sia batalista formo. Pro tio oni nomas ilin ankaŭ "美少女戦士 [Biŝōĝo Senŝi]" (laŭvorte: Bela Juna Batalisto). La vorto "Maristo" (Sailor en la japana kaj en la angla) devenas de la vestostilo de la batalistoj, kun mallongaj jupoj kaj bantoj, similaj al la popularaj lernejaj uniformoj nomataj セーラー服 [sērā fuku].

Origino de la ĉefaj herooj[redakti | redakti fonton]

En la fora pasinteco, en Luno estis reĝlando nomata "Arĝenta Milenio" (シルバー・ミレニアム [Shirubā Mireniam], el la angla Silver Millennium). Ĝi pace kunekzistas kun Tero. Endimiono, princo de Tero kaj Sereniti, princino de Luno reciproke enamiĝis. Sed homoj sorĉitaj de malluma potenco atakis Arĝentan Milenion. Uzante la forton de la Legenda Arĝenta Kristalo kaj oferante sian vivon, reĝino Sereniti ĉesis la invadon, tamen la reĝlando jam estis detruita. La reĝino sukcesis fari nur tion, ke sia filino Sereniti, sia amato princo Endimiono kaj la ĉefaj gardistoj de la reĝlando reenkarniĝu en planedo Tero en estonta paca tempo por vivi tie trankvile kaj feliĉe.

Divido kaj antagonistoj[redakti | redakti fonton]

La rakonto de la mangao dividiĝas en kvin temajn intrigarkojn, respondantaj al kvin serioj de la animeo. Ĉiu arko estas difinata per la grupo de malamikoj (antagonistoj), kontraŭ kiuj la ĉefaj herooj batalas. Estas ankaŭ du esceptoj: la aliplanedanoj Ajl kaj An en la komenco de la dua serio, kaj reĝino Nehelenia (ĉefa antagonisto de la kvara serio) en la komenco de la kvina serio.

N-ro Serio Nomo de la arko Malamikaro Japana publikigo
1 Maristo Luno Malluma Reĝlando

(「ダーク・キングダム」)

Malluma Reĝlando la 6-an de julio 1992-

la 6-an de aprilo 1993

2 Maristo Luno R Nigra Luno(「ブラック・ムーン」) Klano "Nigra Luno" la 6-an de julio 1993-

la 5-an de marto 1994

3 Maristo Luno S Infinito(「無限」) Mortoĉasistoj la 6-an de julio 1994-

la 6-an de junio 1995

4 Maristo Luno Super S Sonĝo(「夢」) Cirko de la Morta Luno la 6-an de septembro 1995-

la 5-an de julio 1996

5 Maristo-steloj Steloj(「スターズ」) Ombra Galaksio la 6-an de septembro 1996-

la 4-an de aprilo 1997

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La reta studio Esperaĵo ekpublikigis en aprilo 2022 neoficialan Esperantan tradukon de la unua intrigarko de la mangao (Malluma Reĝlando).[9]

Personoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de personoj de Maristo Luno.

La nomoj de la personoj ofte estas elektitaj nehazarde. Ekzemple, la unua ideografiaĵo "月 [cuki]" de la familinomo Cukino (月野) signifas lunon, same kiel la angla "Moon" — la batalnomo de Usagi.

La familinomoj de ĉiuj ĉefaj herooj ankaŭ konsistas el du ideografiaĵoj: la dua estas la sama por ĉiuj — "野 [no]" (kampo) kaj la unua estas varia:

"水 [mizu]" (akvo) kaj "火 [hi]" (fajro) por Maristo Merkuro kaj Maristo Marso — tio reflektas iliajn magiajn potencojn.

"愛 [ai]" (amo) por Maristo Venuso — reflektas, ke Venuso estas la roma diino de amo; "木" [ki] (arbo) — reflektas verdan vest-koloron de Maristo Jupitero.

La persona nomo "Usagi" (うさぎ) signifas leporon aŭ kuniklon, tio rememorigas folkloran leporon/kuniklon vivantan sur Luno. Krome, la persona nomo "衛" [Mamoru] de Nokta Masko signifas la verbon "defendi" kaj kutime li ĝuste tion faras, precipe rilate al Maristo Luno.

La nomoj de ĉiuj Maristo-batalistoj estas angla-lingvaj en la japana originalo. La nomoj de iliaj kontraŭuloj ankaŭ venas el la angla aŭ alia eŭropa lingvo. Jen la nomoj aperintaj en la Esperanta versio de la mangao.

Maristo Luno (serio 1)[redakti | redakti fonton]

Maristo-batalistoj
  • Maristo Luno / Usagi Cukino / Princino Sereniti — ĉefa persono
  • Maristo Merkuro / Ami Mizuno — la plej saĝa lernanto el mezlernejo Juuban
  • Maristo Marso / Rej Hino — ŝintoisma pastro, prizorganto de la familia templo
  • Maristo Jupitero / Makoto Kino — atletika lernanto
  • Maristo Venuso / Minako Ajno — ankaŭ nomata Maristo V
Katogvidantoj
  • Luno — katino de Maristo Luno
  • Artemiso — virkato de Maristo Venuso
Aliaj magi-posedaj
  • Nokta Masko / Mamoru Ĉiba — maskoportanta savanto de Maristo Luno
  • Reĝino Sereniti — patrino de Princino Sereniti
Malluma Reĝlando
  • Reĝino Berilo — estrino
  • Jadeito — li kolektas homan energion
  • Nefrito — li kolektas homan energion post Jadeito
  • Zoicito — serĉas Arĝentan Kristalon, amato de Kunzito
  • Kunzito — protektanto kaj amato de Zoicito
  • Reĝino Metalia — diin-simila energia estaĵo danĝera por la homaro
Ceteraj homoj
  • Naru Osaka — samklasanino de Usagi
  • Gurio Umino — samklasano de Usagi
  • Haruna Sakurada — instruisto de Usagi
  • Motoki Furuhata — laboristo ĉe videoludejo
  • Unazuki Furuhata — fratino de Motoki
  • Ikuko Cukino — patrino de Usagi
  • Ŝingo Cukino — plijuna frato de Usagi
  • Kenĝi Cukino — patro de Usagi
  • Avo de Rej — pastro en la templo
  • Juĉiro Kumada — helpanto en la templo

Maristo Luno R (serio 2)[redakti | redakti fonton]

Novaj herooj
  • Ĉibi-usa — knabino, veninta el estonteco, filino de Usagi kaj Mamoru
  • Maristo Plutono — aperas kiel temp-gardisto
Aliplanedanoj
  • Ajl — kosma vojaĝanto
  • An — kunvojaĝanto de Ajl
  • Makajĝu — aliplaneda kreskaĵo de Ajl kaj An
Klano "Nigra Luno"
  • Rubeus — estras invadon al nuntempa Tokio el estonteco
  • Verda Smeraldo — amato de Demand
  • Blua Safiro — plijuna frato de Princo Demand
  • Princo Demand — estro de la klano
  • Saĝulo— Fantomo de Morto, konsilanto de Princo Demand
  • Fratinoj Ajakaŝi: (subuloj de Rubeus)
    • Koan — la plej juna el la fratinoj, kontrolanta fajron
    • Berĉe — pli juna, ol aliaj fratinoj krom Koan, kontrolanta akvon
    • Kalaverito — pli aĝa ol aliaj fratinoj, krom Pec
    • Pec — la plej aĝa kaj forta el la fratinoj, amanto de Blua Safiro

Maristo Luno S (serio 3)[redakti | redakti fonton]

Novaj Maristo-batalistoj
  • Maristo Urano / Haruka Teno — maskle bela ino, aŭtovetkuristo. Koramikino de Miĉiru. Ŝiaj potencoj rilatas al kosmo kaj ĉielo.
  • Maristo Neptuno / Miĉiru Kajo — koramikino de Haruka, violonisto. Ŝiaj potencoj rilatas al maro kaj tajdoj.
  • Maristo Saturno / Hotaru Tomoe — timida filino de Profesoro Soiĉi Tomoe. Ŝiaj potencoj rilatas al vivo kaj morto.
Mortoĉasistoj (Death Busters)
  • Profesoro Soiĉi Tomoe — estro de la organizacio
  • Kaolinito — asistanto de la profesoro
  • Damo 9 — malica alimonda estaĵo en la korpo de Hotaru Tomoe, la filino de Soiĉi Tomoe
  • Faraono 90 — ĉefa malica alimonda estaĵo
  • 5 sorĉistinoj:
    • Eudialito — ruĝ-vestita sorĉistino
    • Mimeto — oranĝ-vestita sorĉistino
    • Telu — verd-vestita sorĉistino
    • Vilui — blu-vestita sorĉistino
    • Ciprino kaj Ptilo — sorĉistinoj agantaj kiel unu

Maristo Luno Super S (serio 4)[redakti | redakti fonton]

Novaj herooj
  • Pegazo / Helio — unukorna magia ĉevalo vivanta en sonĝoj
  • Diano — katidino de Ĉibi-usa el la estonteco, filino de Luna kaj Artemis
Cirko de la morta luno
  • Zirkono — direktoro de la cirko
  • Amazona Triopo:
    • Tigra Okulo — ŝatanto de junulinoj
    • Falka Okulo — ŝatanto de pli aĝaj virinoj
    • Fiŝa Okulo — ŝatanto de junuloj
  • Amazona Kvaropo:
    • CereCere — roz-hara knabino
    • PalaPala — blu-hara knabino
    • JunJun — verd-hara knabino
    • VesVes — ruĝ-hara knabino
  • Reĝino Nehelenia — mastro de la cirkanoj

Maristo-Steloj (serio 5)[redakti | redakti fonton]

Maristo-steloj

  • Maristo-Stelo Luktisto (Sailor Star Fighter) — gvidanto de la grupo
  • Maristo-Stelo Kreisto (Sailor Star Maker) — alta membro de la grupo
  • Maristo-Stelo Sanigisto (Sailor Star Healer) — malalta membro de la grupo
  • Ĉibi-ĉibi — roz-hara knabineto
  • Princino Kakju — princino de Maristo-steloj
Ombra Galaksio (Shadow Galactica)
  • Maristo Galaksio — estro
    • Maristo Fera Muso — unua malamika batalisto
    • Maristo Aluminia Sireno — manĝema malamika batalisto
    • Maristo Plumba Korvo — amiko de Maristo Aluminia Sireno
    • Maristo Lada Kato — batalisto kat-simila

Aliaj produktoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭaj rilataj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • La mangao Koda nomo — Maristo V (コードネームはセーラーV [Kōdo Nēmu ŭa Sērā Bui], angle: Codename: Sailor V) de la sama aŭtoro Takeuĉi Naoko publikigita ankaŭ de la eldonejo "Kodanŝa" en la magazino "RunRun" (るんるん [runrun]), origine: 3 volumoj, reeldono: 2 volumoj, 1991 — 1997.

Animeaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Post la serio 2,3 kaj 4 estis produktita animea filmo, daŭriganta la serion per scenaro sendependa de antaŭa kaj sekvonta serio.

  • Maristo Luno R: La filmo (劇場版 美少女戦士セーラームーンR [Gekiĝōban Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn Āru], angle: Sailor Moon R: The Movie), 62 min., 5a de decembro 1993.
  • Maristo Luno S: La filmo (劇場版 美少女戦士セーラームーンS [Gekiĝōban Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn Sūpā, angle: Sailor Moon S: The Movie), 61 min., 4a de decembro 1994.
  • Maristo Luno Super S: La filmo (美少女戦士セーラームーンSuperS セーラー9戦士集結!ブラック・ドリーム・ホールの奇跡 [Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn Sūpāzu: Sērā Kjū Senŝi Ŝūkecu! Burakku Dorīmu Hōru no Kiseki], angle: Sailor Moon SuperS: The Movie), 62 min., 23a de decembro 1995.

Doramao (neanimacia televida serio)[redakti | redakti fonton]

  • Maristo Luno (美少女戦士セーラームーン [Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn], angle: Pretty Guardian Sailor Moon), po ĉ. 25 min., 49 epizodoj + 2 specialaj + koncerto, 4a de oktobro 200325a de septembro 2004.

Referencoj[redakti | redakti fonton]