Saimaa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saimaa (Suur-Saimaa)
Linia ŝipo sur Saimaa (1980)
Linia ŝipo sur Saimaa (1980)
lago
Situo Finnlando
Ĉefaj fontoj Pielisjoki, Höytiäisen-Kanalo, Joutenvesi, Unnukka
Ĉefaj elfluoj Vuoksi, Saimaa-kanalo
Datenoj
Koordinatoj 61° 20′ 28″ N, 28° 0′ 39″ O (mapo)61.34111111111128.010833333333Koordinatoj: 61° 20′ 28″ N, 28° 0′ 39″ O (mapo)
Saimaa (Suur-Saimaa) (Finnlando)
Saimaa (Suur-Saimaa) (Finnlando)
DEC
Saimaa (Suur-Saimaa)
Saimaa (Suur-Saimaa)
Map
Saimaa (Suur-Saimaa)
Surfaca areo 4 279 km²f5
Maksimuma profundo 85 mf10
Averaĝa profundo 17 mf11
vdr
Saimaa apud Mikkeli

Saimaa estas lago en sud-orienta Finnlando. Ĝi estas la plej granda lago de Finnlando kaj la kvara plej granda lago de Eŭropo. Ĝia areo estas proksimume 4,400 km². Saimaa etendiĝas de Lappeenranta kaj Imatra en la sudo ĝis Savonlinna kaj Mikkeli kaj plu ĝis Joensuu en la nordo. Ne estas tute facila difini, kiuj akvoareoj estas partoj de Saimaa. Saimaa havas plurajn preskaŭ apartajn lagopartojn, kiuj estas ligitaj de unu al alia per mallarĝaj lagokoloj. La bordoj de Saimaa longas entute 148 850 km kaj Saimaa havas 13 710 insulojn - laŭ la nuna oficialo difinado la du plej grandaj insuloj de Saimaa estas Sääminginsalo kaj Hurissalo. Akvo de Saimaa estas normale mallumeta, sed unu de la plej grandaj lagoparto, Puruvesi, havas vere klaran akvon. Kanalo de Saimaa kontaktas Saimaan kaj Finnan golfon.

La rivero Vuoksi fluas el Saimaa al la Ladoga lago. Krome Saimaa estas ligita el Lappeenranta al Viborg kaj al la Viborga golfo ĉe Finna golfo per la Saimaa-kanalo.

En Saimaa vivas aparta subspecio de ringita puso (Pusa hispida saimensis) - speco de foko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]