Saint-Alpinien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Alpinien
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Aubusson
INSEE kodo 23179 [+]
Poŝtkodo 23200
Kodo laŭ INSEE 23179
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ino Evelyne Chabant
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 296 (2 005)
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°58′43″N 2°14′20″O  /  45.97861°N, 2.23889°O / 45.97861; 2.23889 (Saint-Alpinien) (mapo) Koordinatoj: 45°58′43″N 2°14′20″O  /  45.97861°N, 2.23889°O / 45.97861; 2.23889 (Saint-Alpinien) (mapo)
Alto 536 m - 674 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 15,21 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Alpinien en Francio
45° 58′ 43″ Nordo 2° 14′ 20″ Oriento / 45.9786111111 °N, 2.23888888889 °O / 45.9786111111; 2.23888888889 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Alpinien [+]
vdr

Saint-Alpinien estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 296 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2005.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saint-Alpinien etendiĝas sur 15,21 km², kaj havis 296 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 21 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Alpinien situas je alteco de 674 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Alpinien apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo. La vilaĝo situas laŭlonge de la malnova romia vojo inter Limoĝo kaj Clermont-Ferrand.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Evelyne Chabant, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La loka preĝejo datiĝas de la 12-a jarcento.

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Ernest Sourioux naskiĝis en Saint-Alpinien en 1895. Li estis oficiulo en francaj kolonioj kaj sekve deputito de Creuse. Li mortis en la germana militkoncentrejo Dora en 1945.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Saint-Alpinien apartenas al la kantono de Aubusson, kies ĉefurbo estas Aubusson. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]