Saint-Aubin (Nordo)
Saint-Aubin | |
---|---|
komunumo en Francio | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Avesnes-sur-Helpe-Nord |
INSEE kodo | 59529 [+] |
Poŝtkodo | 59440 |
Kodo laŭ INSEE | 59529 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ino Mauricette Fréhaut 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 370 (2 009) |
Loĝdenso | 37 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°10′23″N 3°55′11″O / 50.17306°N, 3.91972°O (mapo) Koordinatoj: 50°10′23″N 3°55′11″O / 50.17306°N, 3.91972°O (mapo) |
Alto | 140 m - 197 m |
Areo | 10,12 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 10′ 23″ Nordo 3° 55′ 11″ Oriento / 50.173055556 °N, 3.91972222 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Saint-Aubin (Nord) [+] | |
Saint-Aubin estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 370 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2009.
Geografio
Saint-Aubin estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Saint-Aubin etendiĝas sur 10,12 km².
Ĝi situas 58 kilometrojn nordoriente de Saint-Quentin, 17 kilometrojn sude de Maubeuge, kaj malpli ol 20 kilometrojn for el la belga landlimo.
Vidindaĵoj
La preĝejo Sankta-Alban estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1450. Ĝia sonorilturo datiĝas de la 16-a jarcento.
Ekzistas muelejo de la 13-a jarcento ĉe la rivereto Tarsy.
Administrado
Saint-Aubin apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Vidu ankaŭ
- Komunumoj de Nord
- Kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord
- Aliaj lokoj kun la nomo Saint-Aubin