Saint-Aubin FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo FR en Saint-Aubin FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Saint-Aubin.
Saint-Aubin
Blazono de Saint-Aubin
Blazono de Saint-Aubin
Blazono de Saint-Aubin
Kastelo de Saint-Aubin
Kastelo de Saint-Aubin
Kastelo de Saint-Aubin
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 53′ 24″ N 6° 58′ 50″ O / 46.89000 °N, 6.98056 °O / 46.89000; 6.98056 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 24″ N 6° 58′ 50″ O / 46.89000 °N, 6.98056 °O / 46.89000; 6.98056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1445
Areo 7,88 km²
Alteco 471 m super marnivelo
Poŝtkodo 1566
Komunumkodo 2041
Mapo de Saint-Aubin
Mapo de Saint-Aubin
Mapo de Saint-Aubin
vdr

Saint-Aubin (malnova germanlingva nomo St. Albin) estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1445 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saint-Aubin situas sur la monteta ĉeno, kiu disigas la basenon de la Lago de Neŭŝatelo de la ebenaĵo de la rivero Brojo, 3 kilometrojn okcidente de la urbo Avenches, 9 kilometrojn nordnordoriente de Payerne kaj 8 kilometrojn orientnordoriente de Estavayer-le-Lac. La plej alta punkto de la komunuma teritorio situas sur alteco de 525 m s.m. sur la altaĵo Sur le Mont, kiu estas la akvodislimo inter Brojo kaj Lago de Neŭŝatelo. Tra la komunumo fluas la rivero Eta Glano, norda alfluanto de Brojo. Kaj en sudo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la bordo de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Saint-Aubin kaj Les Friques, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,88 km², de kiuj 6,5% estas kovritaj de arbaro, 81,3% servas por agrikulturo kaj 10,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saint-Aubin limas en nordo al Delley-Portalban, en oriento al Vully-les-Lacs (VD), en sudoriento al Avenches (VD), en sudsudoriento al Domdidier, en sudo al Missy (VD), kaj en okcidento al Vallon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Villars-le-Grand al Estavayer-le-Lac, kaj laŭlonge de la nordorienta komunumlimo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 153 de Les Friques al Avenches. Tute en la sudo la komunuma teritorio tuŝas la svisan aŭtovojon A12, kies plej proksima alveturejo Avenches siutas en distanco de 2 kilometroj de la komunumlimo. Pere de buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga al Domdidier la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saint-Aubin datiĝas el la jaro 1056 kiel Sancti Albini. En Saint-Aubin estis trovitaj restaĵoj el la romia epoko. Dum mezepoko Saint-Aubin apartenis al la Senjorujo Grandcour, kiu ĝis 1293 apartenis al la familio Prangins kaj poste al Savojo. La savojoj donis Saint-Aubin de 1311 ĝis 1397 kiel feŭdo al la Senjoroj de Grandson. La duko de Savojo disigis Saint-Aubin, Agnens, kiu estis forlasita en la 16-a jarcento, kaj Les Friques de Grandcour, kaj kreis el ĝi apartan malgrandan senjorujon, kiun li donacis al Antoine Angleis. En la jaro 1497 la loĝantoj de Saint-Aubin akiris la civitanecon de la urbo Friburgo, restis tamen ankoraŭ ĝis 1536 sub savoja regado. Tiam ili komplete aliĝis al Friburgo kaj Saint-Aubin fariĝis aparta friburga voktejo ĝis 1798. Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 Saint-Aubin apartenis al la distrikto Avenches, poste ĝis 1830 al la distrikto Montagny, kaj tiam de 1838 ĝis 1848 al la distrikto Dompierre, kiu surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo en la jaro 1848 estis integrita al la distrikto Brojo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]