Saint-Blaise NE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo NE en Saint-Blaise NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Saint-Blaise.

Saint-Blaise
Blazono de Saint-Blaise
Blazono de Saint-Blaise
Blazono de Saint-Blaise
Preĝejo de Saint-Blaise
Preĝejo de Saint-Blaise
Preĝejo de Saint-Blaise
komunumo en Svislando • loĝloko
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Neŭŝatelo
Koordinatoj  47° 0′ 55″ N 6° 59′ 10″ O / 47.01528 °N, 6.98611 °O / 47.01528; 6.98611 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 55″ N 6° 59′ 10″ O / 47.01528 °N, 6.98611 °O / 47.01528; 6.98611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3142
Areo 8,87 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 2072
Komunumkodo 6459
Mapo de Saint-Blaise
Mapo de Saint-Blaise
Mapo de Saint-Blaise
vdr

Saint-Blaise (malnova germanlingva nomo Sankt-Blasien, ambaŭ formoj reference al la kristana sanktulo Blazio) estas komunumo en la distrikto Neŭŝatelo en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 3142 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saint-Blaise situas ĉe la norda flanko de la Neŭŝatela Ĵuraso, nome la montoĉeno Chaumont, kaj la nordorienta bordo de la Lago de Neŭŝatelo 5 kilometrojn oriente de la centro de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas. En oriento de la komunumo troviĝas biotopo kun la lageto Le Loclat. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saint-Blaise kaj la setlejoj La Goulette, Le Villaret, Voëns kaj Le Maley. En Voëns situas golfludejo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,87 km², de kiuj 52,4% estas kovritaj de arbaro, 26,0% servas por agrikulturo kaj 20,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saint-Blaise limas en nordoriento al Cressier, en oriento al Cornaux, en sudoriento al La Tène, en sudo al la Lago de Neŭŝatelo, kaj en okcidento al Hauterive.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Saint-Blaise pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 kaj la svisa aŭtovojo A5, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. La komunumo disponas pri du stacidomoj, nome la norda ĉe la fervojlinio de Bielo al Neŭŝatelo kaj la suda ĉe la fervojlinio de Berno al Neŭŝatelo. La komunumo estas per la linio 1 ankaŭ konektita al la trolejbusreto de la urbo Neŭŝatelo. La komunumo disponas ankaŭ pri haltejo de la ŝiplinio sur la Lago de Neŭŝatelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saint-Blaise datiĝas el la jaro 1011 kiel Arins. En la jaro 1209 aperis la nomo Sanctus Blasus. Apud la lagobordo estis trovitaj diversaj lagobordaj setlejoj el la neolitiko. Dum romia tempo en la hodiaŭa komunumo Saint-Blaise troviĝis du havenoj kaj pasis tra ĝi la vojo Vy d'Etra kaj ties flanka vojo Chemin du Diable. En le Vignier estis trovitaj restaĵoj de Burgonja tombejkampo. Dum mezepoko Saint-Blaise estis la sidejo de majorejo, kiu dependis de la kastelvoktejo Thielle. En la jaro 1523 Saint-Blaise fariĝis politika komunumo. En 1988 la ĝis tiam aparta komunumo Voëns-Maley estis integrita al la komunumo Saint-Blaise. [2]

Partnera komunumo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saint-Blaise havas partnerecon kun la germana komunumo Sankt-Blasien en la distrikto Waldshut en Baden-Virtembergo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]