Saint-Cergue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Saint-Cergues.
Saint-Cergue
Blazono de Saint-Cergue
Blazono de Saint-Cergue
Blazono de Saint-Cergue
Preĝejo de Saint-Cergue
Preĝejo de Saint-Cergue
Preĝejo de Saint-Cergue
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 26′ 45″ N 6° 9′ 29″ O / 46.44583 °N, 6.15806 °O / 46.44583; 6.15806 (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 45″ N 6° 9′ 29″ O / 46.44583 °N, 6.15806 °O / 46.44583; 6.15806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2147
Areo 24,28 km²
Alteco 1041 m super marnivelo
Poŝtkodo 1264
Komunumkodo 5727
Mapo de Saint-Cergue
Mapo de Saint-Cergue
Situa mapo de Saint-Cergue
vdr

Saint-Cergue estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2147 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saint-Cergue situas en la Ĵurasa Montaro. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Saint-Cergue kaj La Cure (ĉe la franca landlimo), kaj la setlejoj Les Chesaux, La Chenalette, Les Pralies, Guinfard kaj Les Mouilles, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,28 km², de kiuj 61,9% estas kovritaj de arbaro, 31,5% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saint-Cergue limas en nordo al Arzier-Le Muids, en oriento al Givrins, en sudoriento al Trélex, en sudo al Gingins, en sudokcidento al Prémanon (Franĉ-Konteo, Francio), kaj en okcidento al Les Rousses (Franĉ-Konteo, Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Saint-Cergue pasas la kantona ĉefvojo n-ro 123 de Nyon al Les Rousses en Francio. Kaj de Saint-Cergue la kantona vojo n-ro 125 kondukas al Arzier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 10 kilometrojn sudsudoriente de la komunumo apud Nyon. Pere de la mallarĝspura fervojlinio de Nyon al La Cure, kiu ĝis 1958 kondukis ĝis al Morez en Francio, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saint-Cergue datiĝas el la jaro 1110 per la vortoj ecclesiam Sancti Cyrici. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵoj de romia setlejo kaj tombokampoj el la La-Tène-epoko kaj la frua mezepoko. Ek de la jaro 1110 la regiono apartenis al la Abatejo Saint-Claude, kiu ĝin koncedis en la jaro 1279 kiel feŭdo al la Senjoroj de Thoire-Villars. Tiuj senjoroj konstruis en la jaro 1299 burgon, kiu estis detruita dum la Burgonjaj Militoj. En la jaro 1350 la abatejo koncedis la subvoktejon Saint-Cergue al la familio de Chalon kaj garantis en la jaro 1357 per letero liberecojn al la civitanoj. En la jaro 1412 la Grafoj de Savojo konkeris la burgon por kontroli la pasejon. En la 15-a jarcento la jurisdikcio pri la regiono estis koncedita al la savoja subvokto de Nyon, dum la rajtoj de la subvokto de la Abatejo Saint-Claude estis limigitaj al la urbeto Saint-Cergue. Saint-Cergue apartenis sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Nyon kaj ek de la Helveta Revelucio, ĝi estas komunumo de la Distrikto Nyon.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]