Saint-Gingolph

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saint-Gingolph dum mezepoko estis komunumo de la Grafolando Savojo. La komunumo estis konkerita en la jaro 1536 de valezanoj kaj bernanoj. En kontrakto de 1569 la rivero Morge estis difinita kiel limo inter Savojo kaj Valezo, kio kondukis al la divido de la komunumo, kiu divido definitive konfirmiĝis post la fondo de la Kantono Valezo en la jaro 1815. Temas do pri tiel nomita duobla komunumo.