Saint-Hilaire-sur-Helpe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Hilaire-sur-Helpe
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Avesnes-sur-Helpe-Nord
INSEE kodo 59534 [+]
Poŝtkodo 59440
Kodo laŭ INSEE 59534
Politiko
Urbestro S-ro Michel Coupillaud
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 779 (1 999)
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°07′56″N 3°54′16″O  /  50.13222°N, 3.90444°O / 50.13222; 3.90444 (Saint-Hilaire-sur-Helpe) (mapo) Koordinatoj: 50°07′56″N 3°54′16″O  /  50.13222°N, 3.90444°O / 50.13222; 3.90444 (Saint-Hilaire-sur-Helpe) (mapo)
Alto 140 m - 206 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 15,41 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Hilaire-sur-Helpe en Francio
50° 07′ 56″ Nordo 3° 54′ 16″ Oriento / 50.13222222 °N, 3.90444444 °O / 50.13222222; 3.90444444 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Hilaire-sur-Helpe [+]
vdr

Saint-Hilaire-sur-Helpe estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 779 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Saint-Hilaire-sur-Helpe.
Blazono de Saint-Hilaire-sur-Helpe.

Geografio

Saint-Hilaire-sur-Helpe estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Saint-Hilaire-sur-Helpe etendiĝas sur 15,41 km². Ĝi estas trafluata de la rivero Helpe Majeure

La vilaĝo estis konstruita sur roka elstaraĵo super la rivero Helpe Majeure, kiu tie ricevas la riveretojn Bûchemont, Cressonnière kaj Père Queue.

Historio

Saint-Hilaire-sur-Helpe unue disvolviĝis ĉirkaŭ la domareto de Fucheaux (sendependa paroĥo ĝis 1595), kie troviĝis romia travadejo super la Helpe Majeure : restas hodiaŭ kelkaj restaĵoj de ĝi.

Mezepoke, Saint-Hilaire dependis de la sinjortereno de Avesnes-sur-Helpe. La vilaĝo estis cedita al Francio de la traktato de la Pireneoj en 1659. Kozakoj okupis la vilaĝon inter 1815 kaj 1818, post la batalo de Waterloo.

Administrado

Saint-Hilaire-sur-Helpe apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj