Sant-Imiero (franclingve Saint-Imier) estas komunumo en la distrikto Courtelary la franclingva parto de la Kantono Berno en Svislando. Ĝi havis 4740 loĝantojn la 31-an de decembro 2007.
Sant-Imiero situas en la samnoma valo, kiun trafluas la rivero La Suze inter la urboj Ĉaŭdefono kaj Bielo en la Ĵuraso.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Sant-Imiero limas en nordo al Les Bois (Kantono Ĵuraso), Le Noirmont (Kantono Neŭŝatelo) kaj Muriaux (Kantono Ĵuraso), en oriento al Villeret, en sudo al Villiers (Kantono Neŭŝatelo) kaj Le Pâquier (ankaŭ Kantono Neŭŝatelo), kaj en okcidento al Sonvilier.
En Sant-Imiero restadis dumtempe Miĥail Bakunin kiu vivgligis la anarkiistan Ĵurasan Federacion. Li provis organizi la tieajn horloĝfaristojn laŭ sia anarĥiista teorio. Pro la individueca sinteno de la laboristoj li sukcesis pograde per sia propagando. Miĥailo Bakunin ankaŭ forpasis en svisio tre fore de sia patrujo, nuntempe en svisio ankoraŭ troveblas nukleoj de anarĥiismo: dadaismo, sporadaj tumultoj ekzemple en Zuriko 1980, kaj foje strikoj , aŭtonomaj grupoj ktp.
Sant-Imiero situas sur la trajnlinio de Bielo al La Chaux-de-Fonds
Eksteraj ligiloj [redakti]