Saint-Nazaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Saint-Nazaire

Blazono

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Loire-Atlantique
(subprefektejo)
Arondismento Saint-Nazaire
(ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
Urbestro S-ro Joël-Guy BATTEUX
2001-2008
Interkomunumreto CARENE
Poŝtkodo 44600
Kodo laŭ INSEE 44184
Demografio
Loĝantaro 65.874
1999
Loĝdenso 1.408 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
47°16′31″N 2°12′31″O  /  47.27528°N, 2.20861°O / 47.27528; 2.20861 (Saint-Nazaire)Koordinatoj: 47°16′31″N 2°12′31″O  /  47.27528°N, 2.20861°O / 47.27528; 2.20861 (Saint-Nazaire)
Alto 6 m
(de 0 al 47 m)
Areo 46,79 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Canton de St-Nazaire(Position).png
v  d  r
Information icon.svg

Saint-Nazaire [senaZER] (bretonlingve Sant Nazer), proponita esperantigo San-Nazero[1], estas franca ĉemara komunumo lokita en la regiono Luarlandoj. Tiu mezgranda urbo estas unu el la subprefektejoj de la departemento Loire-Atlantique. Samkiel Nanto, ĝi tamen situas sur la teritorio de historia Bretonio.

Saint-Nazaire estis malnovtempe nur eta fiŝista vilaĝo. Napoleono tiam elektis ĝin por starigi gvidlumilon kaj dokojn.

La urbo estas hodiaŭe la plej grava franca haveno ĉe la Atlantika Oceano. Inter la ĉefaj produktoj, oni povas mencii nutraĵojn, sed ankaŭ metanon. Plie, la ŝipkonstruejo Chantiers de l'Atlantique («Konstruejoj de la Atlantiko») havas longan kaj prestiĝan tradicion: tiu entrepreno freŝdate finpretigis la faman Queen Mary 2, kiu estas la plej granda pasaĝerŝipo en historio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Submarŝipa bazo de Saint-Nazaire

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Haveno de Saint-Nazaire


Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn (2011), P200