Saint-Péray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Péray (stacidomo).
Saint-Péray
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 07281 [+]
Poŝtkodo 07130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 588  (2021) [+]
Loĝdenso 316 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 57′ N, 4° 51′ O (mapo)44.9486111111114.845Koordinatoj: 44° 57′ N, 4° 51′ O (mapo) [+]
Alto 128 m [+]
Areo 24,05 km² (2 405 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Saint-Péray (Ardèche)
Saint-Péray (Ardèche)
DEC
Saint-Péray
Saint-Péray
Situo de Saint-Péray
Saint-Péray (Francio)
Saint-Péray (Francio)
DEC
Saint-Péray
Saint-Péray
Situo de Saint-Péray

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Péray [+]
vdr

Saint-Péray estas franca komunumo en la departemento Ardèche kaj la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi havas iom pli ol 6500 loĝantojn kaj troviĝas kvin kilometrojn okcidente de la rivero Rodano kaj la urbo Valence, ĉe la orienta rando de la montaro Centra Masivo. La alteco varias inter 128 kaj 652 metroj super marnivelo. Sur monto super la urbo tronas ruino de la burgo Château de Crussol. La urbo konatas pro siaj bonaj blankaj vinoj - kvin kilometrojn distancas Cornas, najbara centro de ruĝa vino. Kaj Cornas kaj Saint-Péray praktike ne tuŝiĝas de la malvarma aero de la vento Mistral.

la ruino de la burgo Château de Crussol
la burga ruino de pli proksime

La nomo Saint-Péray deriviĝas de la sanktulo Petro. Dum la malreligia Franca revolucio la komunumo nomiĝis Péray Vin.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

En la komunumo interalie aktivas la futbala klubo Rhône Crussol 07 kun aktiva junulara departemento, nomata laŭ la mezepoka burgo Château de Crussol.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]