Saint-Rémy-de-Provence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Rémy-de-Provence
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Riverbuŝoj de Rodano
Arondismento Arles
Kantono Salon-de-Provence-1
INSEE kodo 13100 [+]
Poŝtkodo 13210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 619  (2021) [+]
Loĝdenso 108 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 47′ N, 4° 50′ O (mapo)43.7894444444444.8316666666667Koordinatoj: 43° 47′ N, 4° 50′ O (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 89,09 km² (8 909 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Saint-Rémy-de-Provence (Bouches-du-Rhône)
Saint-Rémy-de-Provence (Bouches-du-Rhône)
DEC
Saint-Rémy-de-Provence
Saint-Rémy-de-Provence
Situo de Saint-Rémy-de-Provence
Saint-Rémy-de-Provence (Francio)
Saint-Rémy-de-Provence (Francio)
DEC
Saint-Rémy-de-Provence
Saint-Rémy-de-Provence
Situo de Saint-Rémy-de-Provence

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Rémy-de-Provence [+]
vdr

Saint-Rémy-de-Provence (en la provenca okcitana: Sant Romieg de Provença en klasika kaj Sant Roumié de Prouvènço en mistralia) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Bouches-du-Rhône (franca elparolo: [buʃ dy ʁon], "Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Fine de 2021 en la komunumo vivis 9 619 loĝantoj.

La urbonomo rilatas al Sankta Remiĝo de Reims.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Saint-Rémy-de-Provence estas ĉirkaŭ 20 km sude de Avignon, ĝuste norde de la montaro Alpilles. La trajnstacio de Avignon TGV estas same je 20 km el la urbo. La plej proksimaj flughavenoj estas en Avignon, Nîmes kaj Marsejlo.

Ruinoj de la romia urbo Glanum, kun triumfa arko dekstre kaj maŭzoleo maldekstre kaj fone.

La mistralo estas vento kiu blovas violente el nordo aŭ nordokcidento, speciale dum vintro kaj printempo. Forta vento okazas 100 tagojn jare averaĝe, kaj pli malforta vento pluajn 83 tagojn. Tio lasas ĉirkaŭ 182 tagojn senventajn. Estas du tipoj de "mistralo": nome la blanka mistralo kiam la ĉielo klaras kaj la natura lumo pliiĝas, kaj la nigra mistralo kiu estas pli rara sed venas akompanata de pluvo.

Je suda areo de la urbo, la ruinoj de la romia urbo Glanum videblas ankoraŭ, kun triumfa arko.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Stela nokto, pentrita de van Gogh en Junio, 1889, dum li estis en Saint-Rémy.
  • Saint-Rémy-de-Provence estis naskoloko de Nostradamus, 16a-jarcenta aŭtoro de profetaĵoj.
  • La pentristo Vincent van Gogh estis traktita tie en la psikiatra centro de la Monaĥejo Saint-Paul (1889–1890).[1]
  • Princino Karolino de Monako kaj ŝiaj filoj loĝis en Saint-Rémy dum kelkaj jaroj post la morto de sia dua edzo, nome Stefano Casiraghi.
  • Nobel-premiita pensulo Albert Schweitzer estis loĝigita tie el marto al julio 1918.
  • La populara metal-roka bando Rammstein registris sian sepan albumon (2019) en studio de Saint-Rémy nome "La Fabrique".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-18. Alirita 2020-05-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]