Saint-Remy-du-Nord
| Saint-Remy-du-Nord | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Hautmont | |
| Urbestro | S-ro Lucien Serpillon 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59330 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59543 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1 265 (1999) | |
| Loĝdenso | 214 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°13′59″N 3°54′23″O / 50.23306°N, 3.90639°OKoordinatoj: 50°13′59″N 3°54′23″O / 50.23306°N, 3.90639°O | |
| Alto | 122 m - 174 m | |
| Areo | 5,91 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Saint-Remy-du-Nord estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 265 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Saint-Remy-du-Nord estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Saint-Remy-du-Nord troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Saint-Remy-du-Nord etendiĝas sur 5,91 km².
Administrado [redakti]
Saint-Remy-du-Nord apartenas al la kantono de Hautmont, kies ĉefurbo estas Hautmont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.