Saint-Samson-sur-Rance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Samson-sur-Rance / Sant-Samzun
komunumo
la administrejo
la administrejo
la administrejo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Pleslin-Trigavou / Plelin-Tregavoù
INSEE kodo 22327 [+]
Poŝtkodo 22100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 635  (2021) [+]
Loĝdenso 261 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 29′ N, 2° 2′ U (mapo)48.491388888889-2.0308333333333Koordinatoj: 48° 29′ N, 2° 2′ U (mapo) [+]
Alto 64 m [+]
Areo 6,27 km² ( 627 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Saint-Samson-sur-Rance / Sant-Samzun (Côtes-d'Armor)
Saint-Samson-sur-Rance / Sant-Samzun (Côtes-d'Armor)
DEC
Saint-Samson-sur-Rance / Sant-Samzun
Saint-Samson-sur-Rance / Sant-Samzun
Situo de Saint-Samson-sur-Rance / Sant-Samzun
Saint-Samson-sur-Rance / Sant-Samzun (Francio)
Saint-Samson-sur-Rance / Sant-Samzun (Francio)
DEC
Saint-Samson-sur-Rance / Sant-Samzun
Saint-Samson-sur-Rance / Sant-Samzun
Situo de Saint-Samson-sur-Rance / Sant-Samzun

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Samson-sur-Rance [+]
vdr

Saint-Samson-sur-Rance - jen france, prononco [sɛ̃ sɑ̃sɔ̃ syʁ ʁɑ̃s], bretone Sant-Samzun - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 635 loĝantoj sur areo de 6,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 261 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Pleslin-Trigavou / Plelin-Tregavoù. La teritorio havas komunan limon kun Taden kaj Plouër-sur-Rance.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situanta sur la bordo de la rivero Rance, proksime de Dinan, je dudeko da kilometroj de Dinard kaj de Saint-Malo, je tri horkvaronoj de Saint-Brieuc kaj de Rennes.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĉeesto de la bela menhiro de La Tremblais pensigas ke la lokoj estis loĝataj almenaŭ ekde la Neolitiko.

La paroĥo de Saint-Samson-jouxte-Livet, enklavo en la episkoplando de Saint-Malo estis parto de la dekanlando de Dol, kiu apartenis al la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Samsono.

Post preno de la nomo "Saint-Samson", la paroĥo estis altigita al komunumo en 1790. La 25-an de julio 1962 la komunumo estis renomumita "Saint-Samson-sur-Rance"

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blazono de Saint-Samson-sur-Rance Blazono france Parti : au premier coupé au I échiqueté d'argent et de gueules de quatre tires de cinq points et au II de gueules au chevron d'or, au second d'azur au menhir d'or penché en barre soutenu de cinq trangles ondées d'argent ; sur le tout au chef d'hermine.
esperante Vertikale tranĉita : la unua horizontale tranĉita kun la unua arĝenta kaj gorĝa ŝaktabulo el kvar vicoj kaj kvin fakoj kaj la dua gorĝa kun ora ĉevrono, la dua lazura kun ora menhiro laŭ maldekstra balteo subtenanta de arĝentaj ondaj linioj; la tuto kun ermena kapo.
Detaloj

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Menhiro de La Tremblais

La komunumo havas du monumentojn klasitajn historiaj :

  • Menhiro de La Tremblais, maldekstre elirante el la urbo direkte al La Hisse, datiĝas de neolitiko kaj apartiĝas, pro la mola grundo, per kliniĝo je 45°. Ĝi surhavas gravuraĵojn, videblajn sub iuj lumaj kondiĉoj. Ĝi estis klasita per dekreto de la 2-a de marto 1977[1]
  • Palaco de Châtelier-Guitrel, registrita per dekreto de la 24-a de aprilo 2008[2]
  • Kluzo de La Hisse situanta sur la Vojo de la cidro.
  • Preĝejo Saint-Samson.
  • Haveno de La Hisse.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Yves Castel, Le menhir de la Tiemblaye, en la libro "Le Pays de Dinan", 1981, paĝoj : 97-99.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Datumbazo "Mérimée" : PA00089656
  2. Datumbazo "Mérimée" : PA22000029

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]