Saint-Suliac

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Saint-Suliac
komunumo
La plaĝo de Saint-Suliac
komunumo en Francio
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Saint-Malo
Kantono Châteauneuf-d'Ille-et-Vilaine
Interkomunumo Interkomunumo de Saint-Malo
Situo Saint-Suliac
 - alteco 21 m s. m.
 - koordinatoj 48° 34′ 15″ N 01° 58′ 17″ U / 48.57083 °N, 1.97139 °U / 48.57083; -1.97139 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 73 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 5,46 km² (546 ha)
Loĝantaro 930 (2007)
Denseco 170,33 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Pascal Bianco
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35430
INSEE 35314

Geografia lokigo sur la mapo : Ille-et-Vilaine

Vidu situon de Saint-Suliac kadre de Ille-et-Vilaine
Vidu situon de Saint-Suliac kadre de Ille-et-Vilaine
DEC
Saint-Suliac
Saint-Suliac
Saint-Suliac

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Saint-Suliac kadre de Francio
Vidu situon de Saint-Suliac kadre de Francio
DEC
Saint-Suliac
Saint-Suliac
Saint-Suliac
Vikimedia Komunejo: Saint-Suliac
Retpaĝo: Oficiala retpaĝo de Saint-Suliac
vdr

Saint-Suliac estas franca komunumo, en la departemento Ille-et-Vilaine en la regiono Bretonio kaj ĉe la bordo de la estuaro de la rivero Rance.

Geografio

Saint-Suliac situas norde de departemento Ille-et-Vilaine kaj nordoriente de Bretonio. La vilaĝo Saint-Suliac apartenas al la arondismento Saint-Malo kaj al la kantono Châteauneuf-d'Ille-et-Vilaine. Ĝi estas je 10 km de Saint-Malo, 20 km de Cancale, 15 km de Dinan kaj de Dinard, 20 km de Dol-de-Bretagne, 25 km de Combourg, 40 km de kabo Fréhel kaj de monteto Sankta-Mikaelo, 45 km de Bécherel, 60 km de Rennes.

Saint-Suliac estas klasita inter la plej belaj vilaĝoj de Francio ekde 1999 : tiu havena vilaĝo de Clos Poulet, tipe bretona, situas ĉe Côte d'Émeraude, sur la dekstra bordo de la estuaro de rivero Rance. La vilaĝo estas organizita ĉirkaŭ sia preĝejo kaj sia haveno, laŭ multaj malrektaj kaj ĉarmaj stratetoj. Saint-Suliac estas preskaŭ duoninsulo, kun 12 km da bordo. Ĝiaj tre multaj bordaj padoj iras al klasitaj naturaj lokoj : tajdomuelejo de Beauchet, malnovaj salejoj de Guettes (fonditaj en 1736), Pinto de Puits, Pinto de Grainfollet, Mont-Garrot, alta je 73 m, kiuj ofertas belegajn belvederojn sur la estuaro de rivero Rance, sur la landoj de Saint-Malo, Dol-de-Bretagne, Dinan kaj monteto Sankta-Mikaelo.

Saint-Suliac estas havena vilaĝo de fiŝkaptistoj en la estuaro de rivero Rance, ĝi estas unu el la maloftaj vere maraj vilaĝoj de tiu estuaro, inter Saint-Malo kaj Dinan. Ĝiaj mallarĝaj stratoj kaj siaj malnovaj domoj el granito frontas al la haveno.

Najbaraj komunumoj

Saint-Suliac estas borderita okcidente, norde kaj nordoriente per la estuaro de la rivero Rance.

Pleurtuit Le Minihic-sur-Rance Saint-Jouan-des-Guérets Saint-Père
Langrolay-sur-Rance

North
West  Saint-Suliac  East
South

Saint-Père
Plouër-sur-Rance La Ville-ès-Nonais Châteauneuf-d'Ille-et-Vilaine

Administrado

Listo de la lastaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
marte 2008 --- Pascal Bianco


marte 2001 marte 2008 Roger Dufresne


marte 1995 marte 2001 Gilbert Pondemer


marte 1989 marte 1995 Jean Mordrel


marte 1983 marte 1989 Pierre Deléage


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio

Ĝemeliĝo

Saint-Suliac estas ĝemeligita kun :

Historio

Vido al la rivero Rance de la rondirejo de la sonorilturo de la preĝejo de Saint-Suliac.

Origine

La regiono de Saint-Suliac estis loĝata ekde la Prahistorio :

Heraldiko

Vitralo videbla en la 18-a jc

La komunumo ne posedas blazonon.

Lokoj kaj monumentoj

La komunumo enhavas tri monumentojn klasitajn historiaj :

  • Menhir, dirata « Dento de Gargentua », menhiro sur la loko dirata Chablé, klasita monumento historia per la listo de 1889[1] ;
  • Preĝejo de Saint-Suliac de la 13-a ĝis 14-a jc, klasita kiel moniumento historia en 1912, 1942, poste per dekreto de la 8-a de marto 2001[2], remarkinda pro sia fortikigita turo, ĉirkaŭata de paroĥa enklavo, konstruaĵo malofta en tiu parto de Bretonio ;
  • Restaĵoj de la vikinga kampadejo de la 10-a jc, dirata « la ostrejo de Garrot», mezepoka kvarangula fortikigita ĉirkaŭbaritejo videbla precipe dum alta tajdo de la golfeto de Vigneŭ sude de Mont-Garrot, klasita monumento historia per dekreto de la 13-a de aŭgusto 1986[3].

Aliaj lokoj kaj monumentoj :

  • Multaj domoj de la 14-a 15-jc, montras granitajn fasadojn kun granda kolorunueco.
  • La oratorio de Grainfolet (1894), belvedero super la estuaro de rivero Rance;
  • La tajdomuelejo de Beauchet ;
  • La vitejoj de Garrot, 1250 plantaĵoj de chenin blanc en potoj sur la sudaj flankoj de Mont-Garrot.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo

Vidi ankaŭ

Bibliografio

  • france Elvire Cerny (de). (1987 (reeldono)) Saint-Suliac et ses traditions (france). Rue des Scribes, Rennes. ISBN 2906064033.
  • france Abbé Auffret. (1957) La Ville-es-Nonais, histoire de Sainte-Anne-sur-Rance (france). Montsouris, Parizo. (Reeldonita en 1977, Eldono "Copie 22", Pédernec)
  • france Aimé Lefeuvre, Julien Pétry. (novembre 1989) La vie à Saint-Suliac avant 1914 (france). Danclau, Dinard. ISBN 2907019015.
  • france François X. Perrin, Yves Perrin. (julio 1993) Saint-Suliac à travers son église, étude historique et archéologique (france). Eldono "Patrimoine Saint-Suliac", (reeldonita en 2004). ISBN 2950775500.
  • france Henri Battas. (1956) Saint-Suliac, Précis historique (france). imp. Bretonne, Rennes.
  • france Aimé Lefeuvre, Julien Pétry. (1990) La Chippe de Saint-Suliac (france). Danclau, Dinard. ISBN 2-907019-03-1.
  • france Aimé Lefeuvre, Julien Pétry. (1990) Généalogie de Cent familles suliaçaises, Le vocabulaire de Saint-Suliac (france). Danclau, Dinard. ISBN 2-907019-05-8.
  • Loïc Langouët Un retranchement normand insulaire : Gardaine à Saint-Suliac. Informbulteno de AMARAI , 1991, numero 4, paĝoj : 55-63.
  • Alain Droguet, La culture de la vigne à Saint-Suliac au Moyen Âge, en la lando de Dinan, 1992, paĝoj : 183-194, ISSN 07526199.

Rilataj artikoloj

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

Notoj

Referencoj

  1. Datumbazo "Mérimée" : PA00090882
  2. Datumbazo "Mérimée" : PA00090880
  3. Datumbazo "Mérimée" : PA00090881