Saint-Sulpice (pariza metrostacio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Sulpice |
Saint-Sulpice | ||||
---|---|---|---|---|
Kajoj de la stacioj, viditaj en direkto al Porte d'Orléans
| ||||
metrostacio • subtera stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Arondismento | 6-a | |||
Geografia situo | 48° 51′ 3″ N, 2° 19′ 50″ O (mapo)48.8509094701092.3306518793106Koordinatoj: 48° 51′ 3″ N, 2° 19′ 50″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 2 | |||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 1 | |||
Jara trafiko | 1 571 987 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 9-a de januaro 1910 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 02-12 | |||
Metro-linio | ||||
Saint-Sulpice [sɛ̃ sylpis] (esperante Sankta Sulpicio) estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 4, en la 6-a arondismento de Parizo.
Stacio[redakti | redakti fonton]
La stacio estis malfermita la 9-an de januaro 1910.
Ĝia nomo devenas de Strato Saint-Sulpice. Tiu ĉi situas en la nuna kvartalo Saint-Germain-des-Prés. Ĝi trapasas norde de Preĝejo Saint-Sulpice, dediĉita al Sulpicio la Pia (576 - 647), episkopo de Bourges de 621 ĝis 624 kaj almozula pastro de Klotaro la 2-a; la nuna preĝejo anstataŭas unuan preĝejon de 1211 fariĝintan tro malgranda. Komencita de Gamard en 1646, ĝia konstruado estis longa kaj iom post ioma kaj daŭris ĝis 1788.
Alirejoj[redakti | redakti fonton]
La stacio disponas pri 3 alirejoj:
- Strato de Rennes, flanko Strato du Four antaŭ n-ro 65, Strato de Rennes
- Antaŭ n-ro 69, Strato de Rennes
- Strato de Rennes, flanko Strato de Mézières, rulŝtuparo
Interkonektoj[redakti | redakti fonton]
- RATP 39 63 70 84 87 95 96
- N01 N02 N12 N13
Proksime[redakti | redakti fonton]
- Preĝejo Saint-Sulpice
- Urbodomo de la 6-a arondismento
- Palaco Luksemburgo
- Kvartalo Saint-Germain-des-Prés
- Institut de management et de communication interculturels (ISIT)
Bildgalerio[redakti | redakti fonton]
-
Strato de Rennes, kun Turo Montparnasse en la fono
-
Kajoj de la stacio, viditaj en direkto al Porte de Clignancourt.