Saint-Victor-en-Marche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Victor-en-Marche
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Guéret-Sud-Ouest
INSEE kodo 23248 [+]
Poŝtkodo 23000
Kodo laŭ INSEE 23248
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Xavier Bidan
(2020-2026)
Demografio
Loĝantaro 376 (2 017)
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°07′10″N 1°48′53″O  /  46.11944°N, 1.81472°O / 46.11944; 1.81472 (Saint-Victor-en-Marche) (mapo) Koordinatoj: 46°07′10″N 1°48′53″O  /  46.11944°N, 1.81472°O / 46.11944; 1.81472 (Saint-Victor-en-Marche) (mapo)
Alto 389 m - 580 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 16,62 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Victor-en-Marche en Francio
46° 07′ 10″ Nordo 1° 48′ 53″ Oriento / 46.1194444444 °N, 1.81472222222 °O / 46.1194444444; 1.81472222222 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Victor-en-Marche [+]
vdr

Saint-Victor-en-Marche estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. La nomo de la urbo havas la signifon Sankta Viktoro en Marĉo, kiu estas malnova provinco.

Fine de 2021 en la komunumo vivis 351 loĝantoj. Ĝi situas en la valo de la rivero Gartempe.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saint-Victor-en-Marche etendiĝas sur 16,62 km², kaj havis 376 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 22 homoj en kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Victor-en-Marche situas je alteco de 580 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Victor-en-Marche apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2020 venkis en la vilaĝo S-ro Xavier Bidan, kiu do fariĝis la loka urbestro por la ses sekvantaj jaroj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La loka preĝejo datiĝas de la 18-a jarcento. Ĝi entenas statuon de Sankta Mikaelo. Estas cetere romia ponto super la rivero Gartempe, proksime al la domareto "Le lac".

Administrado[redakti | redakti fonton]

Saint-Victor-en-Marche apartenas al la kantono Guéret-Sud-Ouest, kies ĉefurbo estas Guéret. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]