Saint-Barthélemy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saint Barthélemy)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Barthélemy (apartigilo)
Saint-Barthélemy
Saint-Barthélemy
FlagoBlazono
transmara kolektivoinsulo [+]

Kromnomo: Saint-Barths

Ŝtato Francio
Transmaraj kolektivojSaint-Barthélemy (977)

AkvejoKaribio

Koordinatoj18° N, 63° U (mapo)17.897728-62.8342438
Administra centroGustavia
- koordinatoj18° N, 63° U (mapo)17.897728-62.8342438 [+]
Plej alta punktoMorne du Vitet [+]
- alteco286 m [+]

Areo24 km² (2 400 ha)

Loĝantaro9 131 (2012)
Denseco380,46 loĝ./km²

delegita prefektoPhilippe Chopin
prezidantoBruno Magras

HorzonoUTC-04:00
ISO-kodoBL

Saint-Barthélemy (Tero)
Saint-Barthélemy (Tero)
Saint-Barthélemy

Saint-Barthélemy (Tero)
Saint-Barthélemy (Tero)
Situo

Saint-Barthélemy (Saint-Barthélemy)
Saint-Barthélemy (Saint-Barthélemy)
DEC
Saint-Barthélemy
Saint-Barthélemy

Map
Saint-Barthélemy

Vikimedia Komunejo:  Saint-Barthélemy [+]
Retpaĝaro: www.comstbarth.fr
vdr
satelita bildo de Saint-Barthélemy
Situo
la insula haveno

Saint-Barthélemy (aŭ mallonge Saint Barts, ambaŭ formoj france por "Sankta Bartolomeo") estas insulo de la Malgrandaj Antiloj en la Kariba Maro. Ekde februaro 2007 la insulo estas transmara kolektivo de Francio. Ĝi havas areon de 24 km² kaj 9 131 loĝantojn, do proksimume 380 loĝantojn po km². La geografiaj koordinatoj estas 17° 55′ norde kaj 62° 50′ okcidente, situante proksimume 35 kilometrojn sudoriente de la insulo Saint Martin, kaj nordoriente de la nederlandaj insuloj Saba, Sint Eustatius, kaj la sendependa lando de Sankta-Kito kaj Neviso.

La tuta insulo estas unu komunumo de Francio. Ĝis februaro 2007, kune kun la najbara insuloparto Saint-Martin (france por "Sankta Marteno") ĝi konsistigis arondismenton de la transmara departemento Gvadelupo de Francio, la Arondismento Nordaj Insuloj (france arrondissement des Îles du Nord, alternative ankaŭ foje nomata arrondissement Saint-Martin - Saint-Barthélémy. Administra centro de Saint-Barthélemy estas la loĝloko Gustavia, kiu ankaŭ enhavas la ĉefan havenon, tamen ĝi ne havas la titolon "ĉefurbo" - administra sidejo de la arondismento estas la loĝloko Marigot en la najbara Saint-Martin.

Sankta Barthélemy estis dum multaj jaroj franca komunumo konsistiganta parton de Gvadelupo, kiu estas eksterlanda regiono kaj departemento de Francio. En 2003 la insulo voĉdonis por secesio de Gvadelupo por krei apartan eksterlanda kolektivumon (collectivité d'outre-mer) de Francio. La kolektivumo estas unu el kvar teritorioj inter la Deventaj Insuloj en nordorienta Karibio kiuj konsistigas la francajn antilojn, kune kun Saint Martin, Gvadelupo (200 kilometrojn (120 mejlojn) sudoriente), kaj Martiniko.

Saint Barthélemy, vulkana insulo plene ĉirkaŭita de malprofundaj rifoj, havas areon de 25 kvadrataj kilometroj (9.7 kvadrataj mejloj) kaj loĝantaro de 9961 laŭ la censo de januaro 2017. Ĝi estas la nura Karibia insulo kiu estis sveda kolonio dum ajna grava tempo (antaŭ la fino de la Napoleonaj Militoj, Gvadelupo estis sub sveda regado dum jaro antaŭ la Traktato de Parizo). Ĝi restis tiel dum preskaŭ jarcento antaŭ ol ĝi revenis al franca regado post referendumo. Simboleco de la sveda blazono, la Tri Kronoj, ankoraŭ aperas en la blazono de la insulo. Tamen la lingvo, kuirarto, kaj kulturo estas klare francaj. La insulo estas populara turisma celloko dum la vintra feria sezono, plejparte por la altranga, luksa turisma merkato.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Nomis la insulon Kristoforo Kolumbo laŭ la nomo de sia pli juna frato Bartolomeo Kolombo en 1493.[1]

Politika statuso[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 22-a de februaro 2007 Saint-Barthélemy estis simpla komunumo de Francio en la departemento Gvadelupo. Ekde tiu dato ĝi estas, samkiel la najbara Saint-Martin, transmara kolektivo de Francio (Collectivité d'outre-mer (COM). Krom la formala distingiĝo malmulte ŝanĝiĝis: la administrado daŭre samas al tiu de kutima komunumo, daŭre la teritorio apartenas al Eŭropa Unio kaj ne-francoj el alia lando de la Eŭropa Unio kunvoĉdonas pri la komunuma parlamento. La valuto de Saint Barthélemy estas la Eŭro, kaj la usona dolaro nur en iuj vendejoj aldone akceptiĝas kiel pagilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La insulo origine estis loĝata de la etno kariboj. Dum la jaro 1493 la navigisto Kristoforo Kolumbo malkovris kaj nomis ĝin laŭ sia frato Bartolomeo.

Dum 1648 francaj koloniistoj setlis sur la insulo. Dum 1651 la franca reĝo tamen vendis la insulon al la ordeno de Malto. Kvin jarojn pli poste, dum 1656, la karibaj indiĝenoj tamen forpelis la eŭropanojn de la insulo, ĝis dum la jaro 1763 denove francaj setlistoj ekvivis sur la teritorio.

Dum 1785 la reĝo Ludoviko la 16-a de Francio interŝanĝis la liaopinie relative senvaloran insulon kontraŭ komerca rajto en la haveno de Gotenburgo kun la reĝo Gustavo la 3-a de Svedio. Saint-Barthélemy eĉ ne havis proprajn provizojn de subtera trinkakvo, tial ke akvo devis esti alportata de la najbaraj insuloj. Laŭ la sveda reĝo Gustavo nomiĝis la ĉefa insula loĝloko Gustavia. Laŭ statuso de libera komercado la haveno ekprosperis ĝis dum 1852 granda fajro detruis gravajn partojn de Gustavia.

La 10-an de aŭgusto 1877 la franca ŝtato reaĉetis la insulon kontraŭ 80.000 francaj frankoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sur la insulo ekzistas flughaveno, kiu nomiĝas kiel la insulo (ĝia IATA-kodo estas SBH). Pilotoj de privataj aviadiloj, kiuj volas surteriĝi tie, bezonas specialan licencon, ĉar la surteriĝo pro daŭre ŝanĝiĝantaj ventoj kaj la monta situo relative danĝeras.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Komunikiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉiusemajna revuo Journal de St. Barth eldoniĝas en la franca lingvo. ĝia anglalingva mallongigita versio eldoniĝas kiel St. Barth Weekly nur dum la vintraj monatoj (por anglalingvaj turistoj). Pro la populareco de la insulo je riĉaj kaj famaj homoj, la altmoda revuo L'Officiel eldonas sezonan lokan eldonon. Alia turisma informo haveblas ĉe la flughaveno kaj en la oficejoj de la Turisma Aŭtoritato.[2]

La insulo ne havas lokan televidan dissendstacion. Tamen, la insulo havas tri radiokanalojn FM, kaj du uzas ripetilojn. La insulo havas plene alirebla telefona sistemo kun kapablo de rekta konekto je fiksaj kaj sendrataj sistemoj.[3]

Vestaĵo[redakti | redakti fonton]

La tradicia vestaĵo, kiun nur maljunulinoj uzas, estas amelita blanka kufo nomata kichnottes (prononce: kiŝnot').[4]

Legendo[redakti | redakti fonton]

Populara legendo rilata al Saint Barthélemy prirakontas maristan brutulon, kiu rabis hispanajn ŝipojn. Franca pirato Daniel Montbars, kiun oni kromnomis "Montbars la Ekstermisto", venis al Saint Barthélemy kaj kaŝis la rabaĵon en la sablohavaj golfetoj ĉe Anse du Gouverneur.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The World Fact Book. Government. CIA. Alirita 2019-07-08.
  2. Nash, KC. (2008) St Barts Travel Adventures. Hunter Publishing, Inc, p. 14. ISBN 978-1-58843-704-4.
  3. The World Fact Book. Communications. CIA Fact Book. Alirita 2011-01-08.
  4. Cameron, Sarah. (2007) Footprint Caribbean Islands. Footprint Travel Guides. ISBN 978-1-904777-97-7.
  5. Sullivan, p. 22

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]