Saint-Louis (Senegalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saint Louis (Senegalo))
Saint-Louis
urbo • commune of Senegal • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 176 000  (2005) [+]
Geografio
Geografia situo 16° 2′ N, 16° 30′ U (mapo)16.033333333333-16.5Koordinatoj: 16° 2′ N, 16° 30′ U (mapo) [+]
Alto 22 m [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Saint-Louis (Senegalo)
Saint-Louis (Senegalo)
DEC
Saint-Louis
Saint-Louis
Situo de Saint-Louis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Louis (Senegal) [+]
vdr
Boatetoj en Saint-Louis

Saint-Louis, aŭ en la loka volofa lingvo Ndar, estas la dua plej granda urbo de Senegalo. Ĝi estas ofte alinomita Saint-Louis de Senegalo (franclingve Saint-Louis du Sénégal).

La urbo estis fondita de ŝipanoj devenaj de Dieppe (Normandio) en 1659, sur insulo de la riverego Senegalo. Ĝi ricevis la nomon "Saint-Louis" kiel omaĝo al antaŭa reĝo de Francio, Sankta Ludoviko (Ludoviko la 9-a), sed ankaŭ laŭ la nomo de la tiama reĝo, Ludoviko la 14-a.

Saint-Louis estis la unua urbo fondita de Eŭropanoj en okcidenta Afriko. Ĝi restis la politika ĉefurbo de la franca kolonia imperio en Afriko ĝis 1902, kaj sekve fariĝis la ĉefurbo de Senegalio kaj Maŭritanio. Ĝi restis grava franca komerca staplurbo ĝis 1957.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]