Sainte Marie-Madeleine (Rennes-le-Château)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La preĝejo Sainte Marie-Madeleine.

La preĝejo Sainte Marie-Madeleine situas en la franca komunumo Rennes-le-Château. La nomo de la preĝejo devenas de Maria Magdalena, virino el la ĉirkaŭaĵo de Jesuo Kristo

Pri la plej unua preĝejo ne plu ekzistas ŝpuroj, sed ĝi certe ne plu ekzistis, kiam oni ekkonstruis la nunan preĝejon. Romanika arkaro ankoraŭ estas videbla sur la norda flanko.

El la jaro 1845 ekzistas raporto, ke la preĝejo urĝe bezonas riparojn. La pastro Bérenger Saunière realigis tion, sed la fontoj de la financaj rimedoj estas iomete dubaj kaj li aldonis erojn, kiuj aspektas malkutimaj.

Ekzemple li aldonis la tekston Terribilis est locus iste super la enirpordo kaj la baseno por la sankta akvo estas tenata de diablo. Fakte tio estas ankaŭ trovebla en aliaj francaj preĝejoj.

Li mendis tion kaj grandajn bildotabulojn el la katalogo de Giscard, pentristo kaj skulptisto en Toulouse. Paĝoj el lia katalogo estis en 1989 reproduktitaj[1] en libro de Marie de Saint-Gély. Nenio en la preĝejo estis speciale produktita por Saunière.[2]

Alia konstruaĵo ricevis la nomon de Maria Magdalena: estas Turo Magdala, kiu funkciis kiel biblioteko. Laŭ eldiro de Saunière la turo kun la ĝardeno kaj la Villa Bethania estis destinita kiel hejmo por emeritaj pastroj[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marie de Saint-Gély, Bérenger Saunière, prêtre Rennes-le-Château 1885-1917 (Bélisane, 1989; 2005), p. XLII, XLIV kaj XLV.
  2. Bill Putnam & John Edwin Wood, The Treasure of Rennes-le-Château, a Mystery Solved, paĝo 167, eldono de 2005 ISBN 0-7509-4216-9
  3. Jacques Rivière, Le Fabuleŭ trésor de Rennes-le-Château, Editions Belisane (1983)