Saintes-Maries-de-la-Mer
| les Saintes-Maries-de-la-Mer | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | |
| Departemento | Bouches-du-Rhône | |
| Arondismento | Arles | |
| Kantono | Ĉefurbo | |
| Poŝtkodo | 13460 | |
| Kodo laŭ INSEE | 13096 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 2 341 | |
| Loĝdenso | 6,2 loĝ/km² loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
43°27′10″N 4°25′43″O / 43.45278°N, 4.42861°OKoordinatoj: 43°27′10″N 4°25′43″O / 43.45278°N, 4.42861°O | |
| Alto | 0 ĝis 6 metroj | |
| Areo | 374,61 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Saintes-Maries-de-la-Mer (la-Sankta-Mariaj-de-la-Maro), en Okcitana lingvo, Lei Santas (aŭ Lei Santei) Marias de la Mar estas franca urbo de la departemento Bouches-du-Rhône en la riverdelto de Rodano, aŭ Kamargo.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Situo[redakti]
Saintes-Maries-de-la-Mer situas borde de Mediteraneo, apud la elfluejo de Eta Rodano, ĉ. 40 kilometrojn sude de Nîmes (52 km per ŝoseo), ĉ. 40 kilometrojn oriente de Montpeliero (60 km per ŝoseo) kaj ĉ. 75 kilometrojn okcidente de Marsejlo(129 km per ŝoseo).
Resursoj[redakti]
La komunuma teritorio (dua pli vasta en Francujo post Arles) konsistas ĉefe el marĉoj, aluviaj grundoj kaj malsekejoj.
La komunumo vivtenas sin ĉefe per agrikulturo kaj bredado (bovoj, ĉevaloj) kaj turismo. La kultiveblaj teroj kuŝas okcidente de la komunumo, preter Eta Rodano kaj la lageto Vaccarès (elp. [Vakares]).
Trafikvojoj[redakti]
La urbo, konstruita ĉirkaŭ kirko de la 11-a kaj 12-a jarcentoj, kaj longtempe ĉirkaŭigata de remparoj, konservas hodiaŭ mallarĝajn stratojn.
Saintes-Maries-de-la-Mer situas je 38 km de Arles, per ŝoseo RD570. Ne estas stacidomo, kaj linio de aŭtobusoj ligas la urbon kun Arles.
Piedira vojo kondukas al la lumturo de "La Gacholle" [La gaŝOl] malproksima je 13 km.
Historio[redakti]
Les Saintes-Maries-de-la-Mer estas loko de pilgrimado por la Ciganoj, kiuj venas ĉiuj 25-a de majo adori Saran, la Nigra Virgulino.