Sajóbábony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sajóbábony (ŝajObAbonj) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Miskolc.

Panoramo de Sajóbábony
Industriaĵoj de Sajóbábony
Sajóbábony

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Sajóbábony situas en valo de rojo Bábony, Sajó iomete for preterfluas, ĉefvojo kaj fervojo Putnok-Miskolc preteriras, La lasta urbo estas proksime. La komunumo dum la socialismo etendiĝis el la strikta valo al vasta valo de Sajó. Tie nova kvartalo konstruiĝis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua skriba mencio devenis el 1325. Dum la turkoj la vilaĝo pluvivis. Komence de la socialismo sekreta milita uzino konstruiĝis havanta nur kodonomon "1040". Poste ĝi alinomiĝis Nordhungarlanda Uzino produktanta kemiaĵojn. En 1979 eksplodo okazis kun 13 da mortintoj. Nuntempe nur malgrandaj uzinetoj funkcias. La iama grandvilaĝo urbiĝis en 2009.

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara kaj germana Vikipedioj
  • www.nagyvofely.hu