Sajmirienoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sajmirienoj
Komuna sciur-simio, Saimiri sciureus
Komuna sciur-simio, Saimiri sciureus
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Seknazaj simiuloj Haplorrhini
Infraordo: Simiuloj Simiiformes
Mikroordo: Platyrrhini
Familio: Cebedoj Cebidae

Saimiri

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Sajmirienoj, sajmiriojsciur-simioj estas la amerikaj simioj de la genro Saimiri. Ili estas la nura genro en la subfamilio Saimirinae (Sajmirienoj). La nomo de la genro Saimiri estas de tupia origino (sai-mirimgai-mbirin < sai 'simio' kaj mirim 'malgranda'),[1][2] kaj estis uzata ankaŭ kiel komuna nomo fare de fruaj esploristoj.[3][4]

Sciur-simioj loĝas en la tropikaj arbaroj de Centra kaj Suda Ameriko en la kanopea tavolaro. Aliaj specioj havas teritoriojn ĉu parapatriajnalopatriajn en la Amazonio, dum S. oerstedii troviĝas disdistribue en Kostariko kaj Panamo.

La Komuna sciur-simio estas kaptata kiel maskoto kaj por medicina esplorado[5] sed ĝi ne estas minacata. Du specioj de sciur-simioj estas minacataj: nome la Centramerika sciur-simio kaj la Nigra sciur-simio; ili estas listitaj kiel Vundeblaj fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo.[6][7]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simpson, George Gaylord. 1941. "Vernacular Names of South American Mammals." In Journal of Mammalogy 22(1): 1-17.
  2. Squirrel monkeys
  3. Palmer, T. S. 1897. "Notes on the Nomenclature of Four Genera of Tropical American Mammals." Proceeedings of the Biological Society of Washington 11: 173–174.
  4. Leclerc, Georges-Louis, Comte de Buffon. "The Saimiri." In: Barr's Buffon. Buffon's Natural History',' pp. 251-252. London: J. S. Barr.
  5. Rhines, C. (2000). "Saimiri sciureus", Animal Diversity Web. Accessed November 26, 2007
  6. Boubli, J.-P. & Rylands, A. B. (2008). Saimiri vanzolinii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2010, versio 2010.1. IUCN 2010. Elŝutita 17 May 2010.
  7. Wong, G., Cuarón, A.D., Rodriguez-Luna, E. & de Grammont, P.C. (2008). Saimiri oerstedii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2010, versio 2010.1. IUCN 2010. Elŝutita 17a de majo 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]