Sakagaveo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skulptaĵo de Sakagaveo en Bismarko, Norda Dakoto

Sakagaveo (1787 — 20an de decembro de 1812) estis indiĝenino apartenanta al la tribo de ŝoŝonoj kiu akompanis kaj gvidis la ekspedicion de Lewis kaj Clark —estrata de Meriwether Lewis kaj William Clark— en sia esplorado de la okcidenta parto de Usono. Sakagaveo veturis kun la ekspedicio inter la jaroj 1804 kaj 1806, el Norda Dakoto al la marbordo de la aktuala ŝtato de Oregono.

Sakagaveo ege helpis per indikado de la sekvenda vojo por atingi la Pacifikon, kaj formis parton de unu de la esploraj veturadoj plej gravaj de la teritorioj de Nordameriko.

Ekde 2000 la usona monerfarejo emisiis ĝis 2011 unudolaran moneron kun bildo de Sakagaveo kaj ŝia fileto Jean Baptiste. Pro kopirajtaj obstakloj ne eblas montri la moneron tie ĉi, sed vi povas vidi ĝin en la angla Vikipedio, tie ĉi. La montrata vizaĝo de la monero reproduktas tiun de ŝoŝonino aktuala nomata Randy'L He-doŭ Teton, ĉar ne ekzistas veran bildon de Sakagaveo.

La asteroido 2822 Sacajawea estis nomita en ŝia honoro.