Saĥarozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sakarozo)

Saĥarozosakarozo estas la kemia nomo de la tabla sukero. La saĥarozo estas disaĥarido; ĉiu molekulo konsistas el du "simplaj" sukeroj (el unu glukozo kaj unu fruktozo), nomataj monosaĥaridoj.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

Saĥarozo: glukozo (maldekstre) kaj fruktozo (dekstre) gravaj molekuloj en la korpo.

Saĥarozo estas disaĥarido konstruata el unu molekulo de glukozo ligita per α(1-2)-glikozida ligo al unu molekulo de fruktozo.

Produktado[redakti | redakti fonton]

La saĥarozo estas ĝenerale ekstraktata, purigita, kristaligita el sukerkanosukerbeto. Plia sukera (sed komerce negrava) fonto estas la sorgo kaj sukeracero. (pli detale ĉe sukero)

Uzado[redakti | redakti fonton]

La pura saĥarozo estas la plej ĝenerala dolĉigaĵo en la moderna, industriiĝinta mondo. La homo kaj la plimulto de la mamuloj volonte akceptas la nutraĵojn dolĉigitajn per saĥarozo. La prilaboritaj kaj ĝuaj nutraĵoj ofte enhavas saĥarozon.

Sanecaj efikoj[redakti | redakti fonton]

La saĥarozo havas tre malfavorajn efikon je la sano. La plej ĝenerala estas la denta kario, ĉe kiu la acido produktata de bakterioj kaŭzas difektiĝon de la emajlo. La saĥarozo havas grandan energienhavon, kiu povas kaŭzi dikiĝon. La homoj suferantaj je diabeto devas ĉiam kontroli sian sukerkonsumadon.

Sukera anstataŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Pro la malsanigaj efikoj de la sukero estis ellaboritaj sukeraj anstataŭaĵoj, kvankam ili ŝajnas ne tiel vaste uzeblaj kiel sukero kaj ili havas aliajn malbonajn efikojn je la sano.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]