Sakeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sakeaj bareloj kiel ofero en templo

Sakeo estas vino farata el rizo, produktata en landoj de orienta Azio. La vorto devenas de la japana vorto 酒 [sake], kiu signifas "alkoholaĵo".

Kvankam oni komparas sakeon kun vino, ĝia produktado pli similas tiun de biero, same produktata el greno.

Alkoholaĵo destilita, kun pli da alkoholo, estas ŝoĉuo.

Japana sakeo

Sakeo povas esti servata en variaj tasoj; jen estas Sakazuki malprofunda (maldekstre), Ochoko plej malgranda (ĉi-flanke), kaj Masu de ligna skatolo (dekstre).

En la japana, sakeo estas nomata Sake, O-sake (respekta-forme), aŭ Nihon-shu (lv. "japana sakeo"). Kiam oni mendas sakeon en trinkejo, la kutima kvanto estas 1- ("ichi-gō", ĉirkaŭ 0,2 l). Ĝi estas proksimume 17-elcente alkohola. Por ke la sakeo restu ĉiam sam-varmeca/malvarmeca, la glaso aŭ taso estas denove plenigita, tuj post iom estas fortrinkita. La partnero pliplenigas la glason tradicie.

Dum somero oni ofte trinkas ĝin malvarma, dum vintro varma, sed kompreneble laŭ sia gusto. Jen estas tabelo por la japanaj termoj de sakeo laŭ sia varmeco.

Temperaturo La japana (Rōmaji) Traduko
55°C+ Tobikiri-kan Super-varma
50°C Atsu-kan Tre varma
Kan (varma) 45°C Jō-kan Varma
40°C Nuru-kan Varmeta
35°C Hitohada-kan Varmeta kiel homa temperaturo
30°C Hinata-kan Varmeta kiel en la suno
15°C Suzu-hie Komforte malvarmeta
Hiya (malvarma) 10°C Hana-hie Malvarma kiel kiam burĝonoj ekflorus en frua printempo
5°C Yuki-hie Malvarma kiel neĝo
(Kvazaŭ-frostigita) 0°C Mizore-zake Sakeo grajla

Sakeeca trinkaĵo

  • Nigori (lv. "malglata sakeo") estas lakteca-blanka sakeo kun malforta alkoholo. Ĝi estis manfarita hejme. Ĝi estas simila al Chóujiǔ en Ĉinio, kaj Makgeolli en Koreio.
  • Mirino estas dolĉa kaj porkuirarta sakeo.
  • Amazake (lv. "dolĉa sakeo") estas sen- aŭ malfortega-alkohola trinkaĵo el fermentinta rizo.

Alilanda sakeo aŭ rizvino

Shàoxīngjiǔ
  • Huángjiŭ, laŭvorte "flava sakeo/vino", estas ĉina rizvino. Ĝi havas nigran koloron kaj iam estas trinkata kun kubsukero, citrono aŭ peklita umeo. Shàoxīngjiǔ el Ĝeĝjango estas fama.