Sakezo
El Vikipedio
Sakezo (perse سقز, transskribata kiel Seqiz, Saqez, Saqqez aŭ Saghez) estas la dua plej granda urbo de la kurdia provinco de Irano. En 2004 oni taksis ĝian loĝantaron je 132.100.
Ĝi situas en la nord-okcidento de la provinco, ĉ. 45 km de la landlimo al Irako, en alto de preskaŭ 1.500 m super marnivelo. Ĝiaj koordinatoj estas 36,15° N / 46,16° E.
