Sakramentalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

sakramentalo estas sankta liturgiaĵo aspekte simila, sed koncepte ege malsimila, al la sakramento de la kristanaj eklezioj. Ĝia difino klare profiliĝas el la vortoj de lasta koncerna dokumento de la Katolika Eklezio (Sacrosanctum Concilium[1] 1963): "sakramentaloj estas sanktaj signoj pere de kiuj, imite de la sakramentoj, estas signifantaj kaj, per la propeto de la eklezio, akirantaj efikojn precipe nivele de la spirito. Pere de ili, la fideluloj prepariĝas al la ricevado de la efikoj propraj de la sakramentoj, kaj sanktigas la diversajn cirkonstancojn de la vivo (Enciclopedia TRECCANI).

Sakramentaloj kaj kristanaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj kristanaj eklezioj, pli/malpli unuanime, distingas sakramentojn el sakramentaloj. La unuaj havas Kristan aŭ apostolan originon, la duaj havas originon el la ekleziaj komunumoj; la unuaj donas intrinsekan transformon en la homo intervene de Dio mem pere de la sakramenta perado, la duaj efikiĝas nur en la bonavolo de homo lin disponigante al la sakramentoj. Ekzemple de malsimilo inter la du: la kristana bapto estas sakramento, la preĝoj akompanantaj kaj la aspergado per sankta akvo estas sakramentaloj. El tiuj estas multegoj (aliaj ekzemploj: procesioj, benoj por bestoj, aspergo per benita akvo ktp). Kiel imageblas, ne ĉiuj eklezioj praktikas, aŭ akceptas, la samajn sakramentalojn. Multaj koincidas en la katolika eklezio kaj en tiu ortodoksia kaj similaj eklezioj, dum la anglikana konservas nur parton je ili, kaj protestantoj kutime emas distanciĝi el ili, aŭ ankaŭ spiti pri ili. Ankaŭ rilate sakramentojn la diversaj eklezioj malofte havas la samajn liturgiajn morojn.

Fina malsameco inter la du: la sakramentoj estas ĉiam la samaj, la sakramentaloj varias nombre kaj forme kaj laŭtempe: kreskas kaj malkreskas en la fidelula konsidero kaj malaperas aŭ modifiĝas.

Origino[redakti | redakti fonton]

Ilia origino estas studobjekto de liturgiistoj kaj antropologoj kaj sociologoj. Ĉar la distingo inter sakramento kaj sakramentalo elstariĝas nur en kristanismo, kaj kristanismo kreskis meze de paganaj religioj, esplorantoj estas interesitaj reliefigi sakramentalajn similaĵon en tiuj paganaj ritoj. Tiuj similaĵoj, tamen, montras ankaŭ malsamaĵojn, esencajn malsamaĵojn. Fariĝu ekzemplo la fakto ke la sakramentala preĝo adresiĝas ĉiam al Dio ne al naturaj elementoj superstiĉe sentitaj, kaj nenio aŭtomateca interferas ĉar estas rekonata kaj respektata la libera volo de la Kreinto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[2] Itale

[3] Angle

Catechismus Catholicae Eclesiae[4]

[5] Latine

[6] Angle

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Enciclopedia TRECCANI