Sakramento (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Sakramento

Sakramento (hispane Sacramento, angle Sacramento [hispana pruntvorto, angle "Sacrament"]) estas la ĉefurbo de Kalifornio en okcidenta Usono.

Situo de Sakramento en Kalifornio kaj en la kantono

Bazaj informoj

Geografio

La plej impona konstruaĵo de Sakramento

Sakramento situas en sudokcidenta parto de Usono, en mezo de Kalifornio. Elk Grove (Kalifornio) troviĝas 15, San-Francisko 121, San Jose 142, Fresno 254, Los Anĝeleso 582, San Diego 762 km.

Historio

De 1839 la areo estis parto de Nova Helvetia, privata kolonio kun permeso de la meksika registaro de svisaj enmigrintoj. Post la Meksika-Usona Milito inter 1846-1848 tio apartenis al Usono kaj la areo estis unu el la bazoj de oroserĉantoj. Sakramento en 1850 estis deklarita urbo. Post 1856 la unua fervojo estis malfermita en Sakramento. La urbego estas konata pro la tekstila kaj nutraĵa industrioj.

Klimato

Sakramento situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 9-23 °C. La varmo kulminas en junio kun rekordo 46 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo -8 °C. Jare pluvas po 470 mm. La pluvo kulminas januare, neniam pluvas julie.

Trafiko

Sakramento havas internacian flughavenon. Ekde 1963 estis konstruita artefarita kanalo, kiu konektis ŝipe la urbegon kun Pacifiko. En la urbego aŭtobusoj kaj tramoj liveras la pasaĝerojn. El Sakramento ĉefvojoj kaj fervojoj kuras al Nevado, Oregono, Bakersfield kaj San-Francisko.

Famuloj

Ĝemelurboj

Esperantaĵoj en Sakramento

En ĉi tiu urbo okazis la jarkongresoj de ELNA de 1994 kaj 2002.

Mezo de Sakramento

Eksteraj ligiloj

greke http://www.cityofsacramento.org greke Sacramento Conventions & Visitors Bureau angle greke http://www.sister-cities.org