Sakrilegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantin Makovskij, La bulgaraj martirinoj. Kruelaĵoj fiplenumitaj de turkaj "baŝibazuk" (başıbozuk, neregulaj pseŭdosoldatoj) kontraŭ fideluloj de la Bulgara Ortodoksa Eklezio, (1877).

Sakrilegio estas profanaĵo aŭ ofendo al tio kio estas Sankta. La termino povas referenci al “signifoj pli/malpli vastaj”, ĝis inkluzivi, en la interpretoj plej larĝasencaj, kiun ajn religiajn malobservojn. Ĝenerale per ĝi oni inkluzivas gravajn formojn de senrespekto rilate al personoj, aĵoj aŭ lokoj sanktaj. Kiam la malobservo estas esprimata nur pere de vorto, oni parolas pri blasfemo.

La termino devenas el la latina sacrilegium, siavice sacrilegum ("kiu ŝtelas/forportas (legere) sanktaĵojn", kaj dekomence tio referencis aparte al ŝtelo de tombaj ornamaĵoj. Sed jam epoke de Cicerono la termino estis ricevinta pli ampleksan signifon, kiu inklzivis la objektojn supre indikitajn.

Analogaj konceptoj al tiuj de la sakrilegio troviĝas ankaŭ en preskaŭ ĉiuj antikvaj religioj, ofte en la amplekso de la krederoj rilataj al la tabuo. Principe tabuo ligiĝas al la koncepto ke la sanktaĵoj ne traktendas sammaniere de la nesanktaj, nome tabuo havas nemalracian originon.

La ŝtelo de sanktaj objektoj estis severe punataj precipe tie kie zorgis sacerdota kasto kiu konsideris sanktaj ĉiujn siajn posedaĵojn. Ekzemple, en la Antikva Egiptio aŭ ĉe la Asirio-Babilonio (Jam la Kodo de Hamurabi antaŭvidis la morton de ŝtelisto aŭ de la ricelinto de la propraĵoj de la dio (ilim) aŭ de la Templo/Palaco. (ekallim)": § 6).

Inter la plej famaj antikvecaj eventoj koncerne al sakrilegio, notas la skandalo de la hermoj (-415), kiam Alkibiado estis akuzita esti la mutilinto de hermoj ornamantaj la vojojn de Ateno.

Ankaŭ la Biblio, kiu trairas la fazojn de la hebreaj kulturiĝoj, distingiĝas pro tabuaj eventoj, ekzemple kiam senkulpuloj tuŝis la keston de la interligo por malhelpi ke ĝi falus: "9 Kiam ili alvenis al la draŝejo de Kidon, Uza etendis sian manon, por subteni la keston, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin. 10 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Uza, kaj Li mortigis lin pro tio, ke li etendis sian manon al la kesto; kaj li mortis tie antaŭ Dio. 11 Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, ĝis la nuna tago.(1 Kroniko)”.

Kun la alestiĝo de kristanismo kiel ŝtata religio de la Romia Imperio, oni alvenis, epoke de Teodozio la 1-a, perleĝe sankcii la sakrilegion, en kies nocio estis fakte enkondukataj herezoj, skismoj kaj ĉiu ofendo al la imperiestro, inkluzive de la imposta fraŭdo.

Dum Mezepoko, la koncepto pri sakrilegio iom post iom reakiris la ĝustan, nome religia, fizionomion sankciante, eventuale, nur la mistraktadon de la sanktaj objektoj.

La plej granda parto de la modernaj ŝtatoj ignoras kontraŭsakrilegiajn leĝojn, por respekti la esprimliberon. Kaj nur punas la damaĝojn al la personoj aŭ al sankta objektoj.

Spite, tamen, de ilia malkrimigo, la sakrilegiaĵoj estas ofte objekto de publika mallaŭdo ankaŭ flanke de neapartenantoj al la ofendita religio, aparte kiam tiuj misfaroj estas plenumitaj pro malamo al la celata religio aŭ sekto.

Katolika doktrino[redakti | redakti fonton]

En tomista la difino de sakrilegio sonas ‘’’profanado de religiaj personoj, lokoj aŭ aĵoj’’’. Perforti monaĥinon (konsekritan al Dio), estas de Tomaso konsiderita, krom peko, ankaŭ sakrilegio, kaj tiel ankaŭ ricevi la Eŭkaristion de publikaj pekuloj: la Sanktaj objektoj ne devas esti manuzitaj de malinduloj!

Samkriterie, multaj manlibroj de moralaj kaj sakramentaj teologioj konfirmas ke "neinda traktado de Eŭkaristio estas la plej malbona el la sakrilegioj". (Oni vidu: Kanonoj pri sakrilegio en la kanona juro).

Sakrilegio en orientaj religioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]