Sakristiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sakristiisto)
Hispana sakristiano de la 19-a jarcento

En kristanismo, sakristiano[1] (latine sacristānus) estas homo, dungita de la paroĥo, kiu zorgas pri tio, kaj pretigas la preĝejon antaŭ ĉiaj kultoj. La ofico nomiĝas laŭ la sakristio, la ĉambro en kiu oni konservas diversajn kultaĵojn, kiun la sakristiano mastrumas. Ofte la sakristiano estas ankaŭ orgenisto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La sakristiano estis tradicie vira. En vilaĝoj, en pli malnovaj tempoj li ne ricevis salajron sed, kiel dankaĵo pro siaj servoj iradis "rikoltumi" donacojn de farmbienoj al farmbienoj: donatis je li ovojn, lardon, grenon, ktp. Eĉ post kiam ili iĝis salajritaj la kutimo helpi lin kaj ties familio pere de elagrikulturaj donacojn pludaŭris iom da tempo.

Nuntempe en eŭropaj landoj kristanismo tiom kadukiĝis (eĉ pastroj rapidege malaperas) kaj nur malofte ekzistas plu sakristianoj, ofte komunumo de bonvolaj virinoj plenumas neformale tiujn taskojn, kies kiomo cetere pro la simpligo de la kultoj (kaj ties malabundiĝo, se ne tuta malapero) multe malpliiĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]