Saksio-Eisenach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Saksio-Eisenach
La duka rezidodomo en Eisenach
Mapo de Saksio-Eisenach

Saksio-Eisenach estis ernesta duklando en nuna Turingio kaj teritorio de la Sankta Romia Imperio. La ĉefurbo estis Eisenach.

Saksio-Eisenach estis princlando de la Sankta Romia Imperio kaj estis, kiel tia, membro de la Supra-Saksia imperia cirklo. Ekde kiam la familio Wettin en 1423 akiris per transdonado de la duklando Saksio-Wittenberg la elektoprincan rangon kaj dukotitolon de la malnova duklando Saksio, ĉiuj membroj de la familio, sendepende de tio, ĉu ili regis aŭ ne, tenis la titolon de "duko de Saksio". Kiel plej malnova kaj plej nobla titolo ĉi tiu titolo antaŭis ĉiujn aliajn titolojn (escepte la elektoprincan titolon, kiun la ernestanoj tamen daŭre perdis al la albertanoj en 1547). Ĉar la "princo de Eisenach" kiel ernestano samtempe ankaŭ estis "duko de Saksio", kaj ĉi tiu titolo antaŭis ĉiujn aliajn, oni ankaŭ diras "duklando Saksio-Eisenach".

Pro la ernestanaj heredsekvoordoj kadre de la pokazaj teritoriodividoj okazis plua dissplitigo de la tuta ŝtato, kio ankaŭ koncernis la teritorion de Eisenach diversamplekse. Sian sendependecon ĝi jen kaj jen perdis, kiam la reganta linio de dukoj formortis kaj la lando estis unuigita kadre de reciprokaj heredkontraktoj kun aliaj ernestanaj landoj. La memstara historio de la duklando finiĝis finfine en 1741, kiam ĝi iris al la ernestana duko Ernesto Aŭgusto la 1-a de Saksio-Vajmaro. En 1809 Saksio-Eisenach sub duko Karolo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach estis kunigita per konstitucio ankaŭ ŝtatjure kun Saksio-Vajmaro al duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj leviĝis en 1815 sur la Viena Kongreso al grandduklando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la ekposedo de la familio Wettin[redakti | redakti fonton]

La urbo Eisenach jam antaŭ la Wettin-idoj grave rolis en la historio de Turingio. Ĉi tion la urbo dankas precipe al la tuj proksime situanta Wartburg (burgo), kiun laŭmite fondis post 1067 grafo Ludoviko la Saltanto el la familio de la Ludovikidoj, germane Ludowinger. En 1131 la Ludovikidoj akiris la titolon de landgrafo de Turingio kaj per tio superregadon inter ĉiuj turingaj nobeloj. Krome la familio ankaŭ sukcesis akiri la landgrafujon Hesio. La Ludovikidoj elkonstruis la Wartburgon kiel sian ĉefan fortikaĵon kaj centron de sia regado en Turingio. Samtempe (meze de la 12-a jarcento) ankaŭ ekestis la loko Eisenach per kunfandiĝo de tri foirvilaĝoj piede de la fortikaĵo. En 1247 la Ludovikidoj formortis per la morto de Henriko Raspe, okazis heredsekvoorda milito kun la konsekvenco, ke la familio Wettin (Henriko la Moŝta) povis venkakiri en 1264 la landgrafujon Turingio, dum kiam la familio Brabanto kaj Henriko la 1-a konkeris la hesajn landopartojn. Per tio Eisenach kaj la Wartburg venis de la centro de la regolando de la Ludovikidoj en randan pozicion koncerne la teritoriojn de la Wettinidoj.

Eisenach sub la Wettin-idoj ĝis la unua dissplitiĝo kiel memstara princlando[redakti | redakti fonton]

Por la imperiopolitika rangordo evidente decidis la posedo de la Wartburg, ĝia posedo simbolis la laŭleĝan regadon de la landgrafujo Turingio, ĉi tiun posedaĵon do la filoj de Albreĥto la 2-a devis defendi kaj kontraŭ sia patro kaj ankaŭ kontraŭ la reĝoj Adolfo de Nassau kaj Albreĥto de Aŭstrio, kio sekvigis plurjaran, de ĉiuj partioj brutalege faritan internan militon en Turingio. Eisenach post tio estis enigita en la Wettinidan posedaĵon, ĝia graveco tamen rapide ŝanĝis, ĉar la Wettinidoj de nun koncentriĝis pri novaj militiroj (husanaj militoj) kaj la elkonstruado de la lando kaj la defendado de iliaj teritorioj kontraŭ Bohemio kaj markgraflando Brandenburgio. La teritorio de la landgrafujo Turingio formis ankaŭ sub la Wettinidoj tutecon, kiu eĉ estis pligrandigita post la formorto de kelkaj grafaj familioj per heredkontraktoj. Tio ĝustas aparte por la teritorio de la grafoj de Henneberg.

Sekvoj de la landodividoj[redakti | redakti fonton]

En 1485 la fratoj elektoprinco Ernesto de Saksio kaj duko Albreĥto la 3-a dividis sian posedaĵon - konata kiel divido de Lepsiko. Ekestis la ernestida kaj la albertida linioj de la Wettinidoj, kiuj ambaŭ ankoraŭ nuntempe ekzistas. Jam kiel rezulto de ĉi tiu unua divido komencis fatala dissplitiĝo de la lando, kiu malhelpis la ekonomian evoluon, kaj aparte la komercan trafikon. La disdonado de la foirprivilegio al la suprenstrebanta komercurbo Lepsiko far la romia-germana reĝo Maksimiliano la 1-a en la jaro 1497 kaj la akrigo de ĉi tiuj destinadoj en la jaro 1507 ankaŭ daŭre rompis la ekonomian forton de Eisenach. [1]

Eisenach estis heredaĵo de la ernestida branĉo, kies ĉefrezidejo estis Wittenberg. Dum la reformacio la ernestidoj subtenis Martenon Lutero kaj ties anojn. Kun konsento de Frederiko la Saĝa Lutero eniris en ties protekton sur la Wartburg kaj tie tradukis la Novan Testamenton. Kadre de la milito de Schmalkalden la ernestidoj perdis en 1547 la titolon de elektoprinco kaj ĉiujn teritoriojn ekster Turingio al la albertitoj (kapitulaco de Wittenberg), ĉar per tio ankaŭ la ĝistiama ĉefrezidejo Wittenberg estis perdita, ĝin anstataŭis la urbo Vajmaro. Eisenach restis ĉe la ernestidoj kaj apartenis al la ernestida totala havaĵo, regata ekde Vajmaro kaj treege malgrandigita.

Tuj post la kapitulacio de Wittenberg komencis serio da landodividoj, dum kiuj ankaŭ ekestis la duklando Saksio-Eisenach kiel memstara politika unuo. La komencon formis la divido de Erfurto en la jaro 1572. Johano Frederiko la Grandanima, lasta ernestida elektoprinco kaj malvenkinto de la milito de Schmalkalden, havis tri filojn, Johanon Frederikon la mezan, Johanon Vilhelmon la 1-an kaj Johanon Frederikon la pli junan. Jam en 1565 la du pli aĝaj filoj provizore dividis siajn posedaĵojn, dum kio al Johano Frederiko la meza iris Gotha, kaj al Johano Vilhelmo la 1-a Vajmaro. Eisenach apartenis al la regujo de Johano Frederiko la meza. Ĉi tiu baldaŭ sekvis aventureman politikan kurson, direktitan kontraŭ la imperiestro kaj la albertidoj kun la celo rericevi la elektoprincan titolon. Oni aljuĝis kontraŭ Johano Frederiko la imperian proskribon, finfine en 1566 lin kaptis imperiestraj trupoj, kaj li pasigis la reston de sia vivo en imperiestra mallibereco en Aŭstrio. Liaj posedaĵoj estis konfiskitaj kaj transdonitaj al lia frato Johano Vilhelmo la 1-a. Lastan fojon, kaj nur dum mallonga tempo, la ernestida posedaĵo en Turingio estis unuigita en unu mano.

Ankaŭ Johano Vilhelmo la 1-a baldaŭ altiris al si la koleron de la imperiestro pro siaj servoj por la franca reĝo Karlo la 9-a. Tiu pro tio memoriĝis pri la ankoraŭ malliberigita Johano Frederiko la meza resp. la fakto, ke tiu ĉi havas du filojn, Johano Kazimiro kaj Johano Ernesto. Laŭ instigo de la imperiestro la regna parlamento en Speyer (1570) reenmetis nun ĉi tiujn du infanojn en la heredsekvon de la malliberigita patro. Per la erfurta dividkontrakto la imperiestro kune kun la albertidoj devigis Johanon Vilhelmon la 1-a, eldoni la teritorion iam regatan de Johano Fredriko la meza favore al ties filoj.

Tiel ekestis en 1572 la mallongviva princlando Saksio-Coburg-Eisenach (ne konfuzenda kun la posta Saksio-Coburg-Gotha). Nur laŭnome la du fratoj Johano Kazimiro kaj Johano Ernesto regis komune la princlandon; ĉar ili tamen ambaŭ ne estis plenaĝaj, oni instalis regentecon, kiun estris elektoprinco Aŭgusto de Saksio (albertidoj). En 1586 la du fratoj mem transprenis la regadon. Al ĉi tiu fazo sekvis en 1596 plua landodivido, Johano Kazimiro de nun regis sole en Saksio-Coburg, dum kiam Johano Ernesto ricevis okcidentturingiajn teritoriojn kaj oficejojn kiel memstara duklando Saksio-Eisenach. Johano Ernesto per tio fariĝis unua duko de Saksio-Eisenach, kiu ekde nun aperas kiel politike memstara lando.

La divido de 1596 tamen ne longe daŭris. Johano Kazimiro de Saksio-Coburg mortis en 1633 ne havante gefilojn, tiel ke lia pli juna frato Johano Ernesto heredis lian landon. Per tio denove ekestis la princlando Saksio-Coburg-Eisenach. Ankaŭ ĉi tiu situacio nelonge daŭris, ĉar en 1638 ankaŭ Johano Ernesto mortis. Ĉar ties ununura filo mortis jam mallonge post sia naskiĝo, la linio de al dukoj de Saksio-Coburg-Eisenach jam denove estingiĝis. La lando estis disdonata al la ankoraŭ ekzistaj ernestidaj linioj, 2/3, inter ili ankaŭ la urbo Eisenach mem kaj la Wartburg, iris al Saksio-Vajmaro, la resta triono al Saksio-Altenburg.

La dua sendependeco de Saksio-Eisenach[redakti | redakti fonton]

Je la momento de la ricevo de Eisenach-Gotha en Saksio-Vajmaro regis duko Vilhelmo la 4-a, tamen ne sole, li devis partoprenigi siajn du fratojn Albreĥto kaj Ernesto en la regado. La pligrandiĝo de la duklando pro la ricevo de la du trionoj de la teritorio de Eisenach-Gotha donis al la duko la eblecon de nova landodivido. En 1641 Vilhelmo separis por la du fratoj proprajn landopartojn, tiel ke li povis regi sole en Saksio-Vajmaro. Tiel denove ekestis la du princlandoj Saksio-Gotha kaj Saksio-Eisenach, Saksio-Gotha iris al Ernesto, kiu tie regis kiel Ernesto la 1-a, la Pia, Albreĥto ricevis Saksion-Eisenach.

Albreĥto de Saksio-Eisenach regis nur tri jarojn, li jam mortis senida en 1644. Per tio ankaŭ la dua sendependeco de la lando finiĝis, Saksio-Eisenach estis duonigita inter Saksio-Gotha kaj Saksio-Weimar, la urbo Eisenach kaj la Wartburg revenis al Saksio-Vajmaro.

La tria sendependeco de Saksio-Eisenach[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ 20 jarojn Saksio-Eisenach estis regata ekde Saksio-Vajmaro. En 1662 tamen okazis nova landodivido, Saksio-Eisenach per tio ekestis denove kiel memstara princlando. Tiujare la duko de Vajmaro Vilhelmo la 4-a mortis. Li postlasis kvar filojn, Johano Ernesto, Adolfo Vilhelmo, Johano Georgo kaj Bernhardo. Ci tiuj denove dividis post la morto de la patro la duklandon Saksio-Vajmaro. La plej aĝa okupis kiel Johano Ernesto la 2-a la dukan tronon en Vajmaro. Adolfo Vilhelmo tamen ricevis la duklandon Saksio-Eisenach, separita de Vajmaro kaj ekrezidis en Eisenach. Li tamen devis dividi la landon kun sia pli juna frato Johano Georgo la 1-a, al kiu konvenis la enspezoj el aro da oficoj en Saksio-Eisenach kaj kiu rezidis en Marksuhl. Adolfo Vilhelmo geedziĝis en 1663 Maria Elizabeta, filino de duko Aŭgusto de Brunsvigo. Kun ŝi li havis kvin gefilojn, el kiuj la plej aĝaj kvar pokaze jam mortis tuj post sia naskiĝo. En 1668 Adolfo Vilhemo mortis en Eisenach, mallonge antaŭ la naskiĝo de sia kvina filo Vilhelmo Aŭgusto. Nun Johano Georgo la 1-a administris Saksion-Eisenach kiel kuratoro por Vilhelmo Aŭgusto. En 1671 ankaŭ Vilhelmo Aŭgusto mortis. Johano Georgo la 1-a per tio sole regis en Saksio-Eisenach.

En 1672 per la morto de Frederiko Vilhelmo la 3-a estingiĝis la linio de la dukoj de Saksio-Altenburg, 1/4 de ĝia teritorio iris al la vajmara linio. Nun oni separis ankaŭ por Bernhardo propran duklandon, li ricevis Saksion-Jena, Saksio-Eisenach ricevis aron da pluaj oficejoj kaj per tio la formon, kiun ĝi havos ĝis sia fino en 1741.

En 1685 Johano Georgo la 1-a enkondukis por Saksio-Eisenach la primogenituron, por malebligi pluajn landodividojn.

Ĉi-foje la sendependeco de la lando daŭris pli longe, entute kvar dukoj regis Saksion-Eisenach. Nur en 1741 estingiĝis la linio per la morto de Vilhelmo Henriko kaj la lando revenis, ĉifoje definitive, al Saksio-Vajmaro.

Ekde 1741 la duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach do havis sian definitivan formon. Ĝi konsistis el du malsamgrandaj landopartoj, Vajmaro kaj Eisenach, kiuj ne estis teritorie ligitaj unu kun la alia. Ŝtatjure la du partoj tamen pluekzistis, ligitaj nur per persona unio de la persono de sia reganto. En la du landopartoj regis malsamaj juroj, precipe koncernantaj la partoprenorajtojn de la klasoparlamentoj, kaj duko Ernesto Aŭgusto la 1-a, la unua reganto, kiu denove regis ambaŭ teritoriojn, pro tio ankaŭ havis malfacilaĵojn, venkigi sian vajmaran regostilon, orientitan je la absolutismo, en Eisenach. Nur en 1809 okazis la ŝatjura unuigo de Saksio-Weimar kaj Saksio-Eisenach per la "Konstitucio de la unuigita landaro de la Duka Vajmara kaj Ajzenaĥa Lando kun Inkluzivo de la Jenaa landoparto".

Kronologia kaj regantotabelo[redakti | redakti fonton]

  • 1067: Fabela fondado de la Wartburg.
  • 1131: Fondado de la landgrafujo Turingio sub la Ludovikidoj
  • Meze de la 12-a jarcento: Ekesto de la urbo Eisenach.
  • 1264: La Wettinidoj akira la turingan parton de la landgrafujo Turingio, samtempe el la okcidenta teritorio de la Ludvikidoj kun la centroj Marburg kaj Kassel ekestas la landgrafujo heslando. Gravaj vetinidaj landgrafoj estas Frederiko la 1-a, Albreĥto la degenerita, Frederiko la serioza kaj Baltazaro de Turingio.
  • 1485: Lepsika divido, ekestas la ernestida kaj albertida linioj de la vetinidoj, Eisenach iras al la ernestidoj.
  • 1547: La ernestidoj perdas la elektoprincan titolon de Saksio.
  • bis 1572: Eisenach estas parto de la tuta ernestida posedaĵo.
  • 1572: Erfurta divido. Eisenach estas parto de la princlando Saksio-Coburg-Eisenach.
  • 1596: Eisenach estas separata de Saksio-Coburg.
  • 1596-1638: Duko Johano Ernesto (naskiĝinta en 1566, mortinta en 1638).
  • 1633: Johano Ernesto akiras Saksion-Coburg, Eisenach denove estas parto de Saksio-Coburg-Eisenach.
  • 1638: Eisenach estas dividita inter Saksio-Vajmaro kaj Saksio-Altenburg, la urbo Eisenach iras al Saksio-Vajmaro.
  • 1638-1641: Eisenach estas parto de Saksio-Vajmaro.
  • 1641: Eisenach estas separita de Saksio-Vajmaro.
  • 1641-1644: Duko Albreĥto (naskiĝinta en 1599, mortinta en 1644).
  • 1644: Divido de Eisenach inter Saksio-Vajmaro kaj Saksio-Gotha.
  • 1644-1662: Eisenach estas parto de Saksio-Vajmaro.
  • 1662-1668: Duko Adolfo Vilhelmo (naskiĝinta en 1632, mortinta en 1668).
  • 1668-1671: Duko Vilhelmo Aŭgusto (naskiĝinta en 1668, mortinta en 1671) sub kuratoreco de sia onklo Johano Georgo la 1-a
  • 1672-1686: Duko Johano Georgo la 1-a (naskiĝinta en 1634, mortinta en 1686).
  • 1672: Saksio-Eisenach ricevas post la estingiĝo de Saksio-Altenburg kromajn teritoriojn.
  • 1685: Johano Georgo la 1-a enkondukas por Saksio-Eisenach la principon de la primogenituro.
  • 1686-1698: Duko Johano Georgo la 2-a (naskiĝinta en 1665, mortinta en 1698).
  • 1698-1729: Duko Johano Vilhelmo (naskiĝinta en 1666, mortinta en 1729).
  • 1729-1741: Duko Vilhelmo Henriko (naskiĝinta en 1691, mortinta en 1741).
  • 1741 Eisenach denove iras, ĉifoje definitive, al Saksio-Vajmaro
  • 1809 Ŝtatjura unuigo de Saksio-Weimar kaj Saksio-Eisenach.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reinhard Jonscher, Willy Schilling Kleine Thüringische Geschichte Jena 2005 ISBN 3-910141-74-9 S.93

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hans Patze (eldoninto): Thüringen; en: Handbuch der historischen Stätten Deutschlands, volumo 9. Alfred-Kröner-Verlag Stuttgart 1989 S. 88–90, ISBN=3-520-31302-2
  • Gerd Bergmann / Eisenacher Geschichtsverein (eldoninto): Ältere Geschichte Eisenachs. Von den Anfängen bis zum Beginn des 19. Jahrhunderts. Kröner-Verlag Eisenach 1994, ISBN=3-9803976-0-2
  • Gerd Bergmann Das Eisenacher Land und seine wechselnden Ausdehnungen im Laufe der Zeiten. EP-Report 2 Heimatblätter des Eisenacher Landes, Marburg 1992, ISBN 3-924269-94-7, p. 60-64.
  • Reinhard Jonscher, Willy Schilling: Kleine thüringische Geschichte - Vom Thüringer Reich bis 1990, Jenzig-Verlag, Jena 2001, ISBN 3-910141-44-7
  • Willy Flach: Die staatliche Entwicklung Thüringens in der Neuzeit en Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte und Altertumskunde jarkolekto 1941, n-ro 43