Saksio-Meiningen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Duklando Saksio-Meiningen
Origina nomo Herzogtum Sachsen-Meiningen
16801918
Flagge Herzogtum Sachsen-Coburg-Gotha (1826-1911).svg
flago
Wappen Deutsches Reich - Herzogtum Sachsen-Meiningen-Hildburghausen (Grosses).png
blazono
Geografio
Deutsches R Meiningen.png
Situo de Saksio-Meiningen en la Germana Regno
Ĉefurbo:
Areo:
2468 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
278.762 (1910)
Nacia konsisto:
germanoj
germana
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Estiĝo:
1680
Pereo:
1918
Antaŭaj ŝtatoj:
Saksio-Gotao Saksio-Gotao
Postsekvaj ŝtatoj:
Liber-ŝtato Saksio-Meiningen Liber-ŝtato Saksio-Meiningen
Turingio Turingio
Historio
v  d  r
Information icon.svg
Duklando Sachsen-Meiningen

Saksio-Meiningen (germane: Sachsen-Meiningen) estis tiel nomata ernesta duklando en la nuntempa germana lando Turingio. Ĝi estiĝis en 1680 pere de disdiviĝo de la duklando Saksio-Gotao sub la filoj de Ernesto la 1-a (Saksio-Gotao). En 1910 ĝi havis 278 762 enloĝantojn. En 1918 la duklando fariĝis respubliko, kiu en 1920 kuniĝis kun aliaj turingiaj landetoj al la lando Turingio.

La lasta novorganizo kaj teritoria ŝanĝo de la ernestaj duklandoj okazis en 1826, kiam la linio Saksio-Gotao-Altenburg formortis. Saksio-Meiningen ricevis preskaŭ tutan Saksio-Hildburghausen kaj aliajn teritoriojn. En 1829 Saksio-Meiningen ricevis propran konstitucion.

Kvankam Saksio-Meiningen en la prusia-aŭstria milito de 1866 estis aliancano de Bavario, Prusio ne aneksis ĝin, sed postulis la abdikon de la duko favore al ties prusema filo kaj la donon de unu vilaĝo, Abtlöbnitz. Poste la aliĝo al la Nordgermana Federacio estis permesata sen iaj aliaj reparacioj.

En la Germana Imperiestra Regno ekde 1871 Saksio-Meiningen havis unu voĉon. Ĝi lasis sin reprezenti per Bavario, ne la grandduklando Saksio-Vajmaro-Eisenach kiel la plej multaj ŝtatoj de Turingio. Post la abdiko de la duko en 1918 la duklando fariĝis Liberŝtato Saksio-Meiningen (respubliko).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]