Saksio-Vajmaro-Eisenach
El Vikipedio
| Saksio-Vajmaro-Eisenach Grandduklando Saksio |
|||||||||
| Origina nomo | Sachsen-Weimar-Eisenach Großherzogtum Sachsen |
||||||||
|
|||||||||
Geografio
|
|||||||||
| Ĉefurbo: | |||||||||
|
Areo:
|
3617 km² (1905)
|
||||||||
| Loĝantaro | |||||||||
|
Kvanto de loĝantoj:
|
388000 (1905)
|
||||||||
| Ŝtat-strukturo | |||||||||
|
1741-1809 persona unio de du apartaj duklandoj
1809-1815 duklando 1815-1918 grandduklando 1918-1920 respubliko |
|||||||||
|
Patrina lando:
|
|||||||||
|
Estiĝo:
|
|||||||||
|
Pereo:
|
|||||||||
|
|||||||||
Saksio-Vajmaro-Eisenach (germane: Sachsen-Weimar-Eisenach [zaksn vajma ajzenaĥ]) estis tiel nomata ernesta duklando en la nuntempa germana lando Turingio. Ĝia ĉefurbo estis Vajmaro. Ĝi estiĝis 1741 (per kunfandiĝo de la duklandoj Saksio-Vajmaro kaj Saksio-Eisenach, unue en persona unio, ekde 1809 ankaŭ ŝtatjure kiel unuopa ŝtato) ĝis 1918/1920.
Johann Wolfgang von Goethe havis plurajn ŝtatajn postenojn en la duklando.
La Viena Kongreso en 1815 rangaltigis la duklandon Saksio-Vajmaro-Eisenach al grandduklando. Ekde 1903 ĝi nomis sin "grandduklando Saksio". Inter 1903 kaj 1918 do ekzistis "tri Saksujoj":
- la reĝlando Saksujo (proksimume la nuna federacia lando Saksio)
- la grandduklando Saksujo (parto de la nuna federacia lando Turingio)
- la provinco Saksujo (prusia provinco, parto de la nuna federacia lando Saksio-Anhalto)
En 1918 la grandduklando fariĝis respubliko, kiu en 1920 kuniĝis kun aliaj turingiaj landetoj al la lando Turingio.
Dukoj kaj granddukoj [redakti]
- 1741-1748 duko Ernesto Aŭgusto la 1-a, Ernst August I. (1688-1748), duko, filo de Johano Ernesto la 3-a de Saksio-Vajmaro
- 1748-1758 duko Ernesto Aŭgusto la 2-a, Ernst August II. (1737–1758), filo de la antaŭa
- 1748-1755 regento Frederiko la 3-a, Friedrich III. de Saksio-Gotao-Altenburg
- 1758-1815 duko, 1815-1828 grandduko Karolo Aŭgusto, Carl August, filo de Ernesto Aŭgusto la 2-a
- 1758-1775 regentino Anna Amalia von Braunschweig-Wolfenbüttel, edzino de Ernesto Aŭgusto la 2-a
- 1828-1853 grandduko Karolo Frederiko, Carl Friedrich (1783–1853), filo de Karolo Aŭgusto
- 1853-1901 grandduko Karolo Aleksandro, Carl Alexander (1818–1901), filo de Karolo Frederiko
- 1901-1918 grandduko Vilhelmo Ernesto, Wilhelm Ernst (1876–1923), nepo de Karolo Aleksandro
|
||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||||