Saksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saksio (apartigilo)
Saksio
germane: Sachsen
Federacia lando
Elaviadila foto de urbo Dresdeno
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
Oficiala nomo: Freistaat Sachsen
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Saksio
Distriktaroj (ĝis la 1-a de marto 2012) Dresden, Chemnitz, Leipzig
Distriktoj
Historiaj regionoj
Montaroj Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro
Najbaras kun
Riveroj
Ĉefurbo Dresdeno
 - koordinatoj 51° 03′ N 13° 44′ O / 51.050 °N, 13.733 °O / 51.050; 13.733 (mapo)
Areo 18 413,91 km² (1 841 391 ha)
Loĝantaro 4 086 152 (decembro 2022)
Denseco 221,91 loĝ./km²
Ministroprezidanto Stanislaw Tillich (CDU) ekde 2008
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166 DE-SN
Aŭtokodoj Listo de aŭtokodoj
Landa Esperanto-asocio Saksa Esperanto-Ligo
Situo de Dresdeno enkadre de Germanio
Situo de Dresdeno enkadre de Germanio
Situo de Dresdeno enkadre de Germanio
La administra divido de Saksio
La administra divido de Saksio
La administra divido de Saksio
Vikimedia Komunejo: Saxony
Retpaĝo: sachsen.de

SaksioSaksujo estas federacia lando en la sudorienta parto de Germanio. Ĝia oficiala nomo estas Freistaat Sachsen (Freistaat = Republik = respubliko). Al Saksio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (norde), Saksio-Anhalto (norde kaj nordokcidente), Turingio (okcidente), Bavario (sudokcidente) plus la ŝtatoj Ĉeĥio en la sudo kaj Pollando en oriento. Ĝi havas areon de 18 413 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 4 086 152 loĝantojn.

La nomo "Saksio" venas de la Saksoj, antikva tribo kiu vivis en la nordokcidenta parto de la nuntempa germana teritorio, en la nuna Malsupra Saksio. Ili estis unu el la triboj kiuj konkeris Anglion kaj kunmergiĝis tie kiel Anglosaksoj. La nomo de la iama tiea duklando ŝoviĝis sudorienten, al la nuna Saksio, kiu tamen neniam estis loĝloko de la origina tribo kies nomon ĝi nun portas.

Saksio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990.

Urboj kaj geografio

Grandaj urboj

Lepsiko, Dresdeno, Chemnitz, Zwickau

Aliaj urboj

Annaberg-Buchholz, Bad Schandau, Bautzen, Brand-Erbisdorf, Flöha, Freiberg, Görlitz, Hohnstein, Hoyerswerda, Kamenz, Löbau, Meißen, Mittweida, Pirna, Plauen (Vogtland), Radebeul, Tharandt, Zittau, Zöblitz

Montaroj

Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro

Riveroj

Elbo, Mulde, Freiberger Mulde, Zwickauer Mulde,

Administra strukturo

Distriktaroj (Regierungsbezirke)

Saksio ĝis la 1-a de marto 2012 estis dividita en tri administraj distriktaroj: Dresden, Chemnitz kaj Leipzig.

Distriktoj (Landkreise)

En Saksio ekzistas 10 distriktoj (Landkreise) kaj 3 eksterdistriktaj urboj.

Eksterdistriktaj urboj

  • Dresdeno (ĉefurbo de la federacia lando, dua plej granda urbo)
  • Lepsiko (laŭ loĝantaro plej granda urbo de Saksio)
  • Chemnitz (tria plej granda urbo de Saksio)

Komunumoj

Saksio konsistas el 497 politike sendependaj komunumoj (2008-04-01). Inter ili estas: 7 eksterdistriktaj urboj, 171 urboj, kiuj apartenas al distrikto (el inter ili 36 "grandaj distriktaj urboj" kun pli ol 20.000 enloĝantoj) kaj 319 pliaj neurbaj komunumoj. La urbaj kaj neurbaj komunumoj ofte fondis komunumarojn por pli efika plenumado de administraj taskoj.

Komparu kun: Listo de la komunumoj en Saksio

Luzacio

La Luzacia lignita regiono - germane Lausitzer Braunkohlerevier, suprasorabe Łužiski brunicowy rewěr - estas lignito(=brunkarbo)-minada teritorio en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio kaj en la nordoriento de la federacia lando Saksio.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.hoeckmann.de/imagesdeutsch/sachsen.gif greke http://www.stadtplandienst.de/sachsen.asp greke http://www.statistik.sachsen.de/wahlen/allg/Seite_1.htm greke http://www.esperanto.de/sachsen/ Esperanto-junularo de Saksio greke http://www.esperanto-dresden.de Esperanto en Dresdeno kun multaj ligiloj