Sakura moĉio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sakura-moĉio)
Sakuraj moĉioj en Tokio, orienta Japanio
Sakura moĉio en Kansajo, okcidenta Japanio

Sakura moĉio (japane 桜餅さくらもち, hepburne: sakura-mochi) estas japana dolĉaĵo. Ĝi estas farita el moĉio, rizopasto, enhavanta annon kaj estas volvita en peklita ĉerizfolio (sakuro).

La peklia folio estas sala kaj estas manĝebla kune kun la moĉio mem, malsimile al la similaspekta kverkfolia moĉio (alilingve) (japane 柏餅かしわもち, kashiwa-mochi), kiu estas tegita de nemanĝebla, tro malmola folio de la kverko.

Kansaja sakura moĉio estas globa formo farita el glutinosa rizfaruno, dum tokia sakurmoĉio estas tuba formo el ne-glutinosa rizfaruno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]