Sakuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sakuro en Fukuŝima
Sakuro ĉe Tokia Imperia Palaco

Sakuro (japane: 桜, 櫻 aŭ さくら [sakura]) estas komuna nomo de kelkaj specioj de ĉerizarbo, kultivataj pro siaj belaj floroj en Japanio kaj iam en aliaj landoj. Tiuj arboj estas pure dekorativaj. La ĉeriz-fruktoj (sakuranboj) venas de aliaj specioj.

Biologio

Plej ofte, la vorto sakuro signifas arbon de unu el jenaj specioj:

Ili estas nativaj en multaj Aziaj landoj, inkluzive Japanio, Koreio, Ĉinio kaj Bharato. Japanio estas plej konata pro kultivado de la arboj. Tie oni trovas pli ol 200 kulturvariojn de sakuroj[1]

Floroj de ŝidare sakura

La plej populara vario de sakuro en Japanio estas Prunus × yedoensis, ankaŭ konata kiel Somej Joŝino. Ĝiaj floroj estas preskaŭ pure blankaj, kun tre pala rozkoloro apud bazoj de petaloj. La floroj aperas printempe kaj falas post unu semajno, kaj nur poste la folioj aperas. Do, dum florado la arboj aspektas tute blankaj. La nomo de vario devenas de nomo de vilaĝo Somej, kiu nun estas parto de Toŝima-kvartalo en Tokio. La vario estas kultivita en mezo de la 19-a jarcento, ĉe la fino de Edo-epoko kaj komenco de Mejĝi-epoko. En ĝidajgeki kaj alia fikcio, Somej Joŝino estas ofte asociata kun sakuroj de Edo-epoko aŭ eĉ pli frue, sed tio estas anakronismo.

Vintra sakuro (冬桜 [fujuzakura], Prunus subhirtella autumnalis) unue floras en aŭtuno, kaj poste floras kelkfoje dum vintro. Oni kredas, ke ĝi estas hibrido inter Tokia Higan-ĉerizo (edohiganzakura, Prunus incisa) kaj Mamezakura (Prunus pendula).[2]

Aliaj konataj varioj estas jamazakura, jaezakura, kaj ŝidarezakura. La jaezakura estas notinda pro ĝiaj grandaj, dikaj floroj kun intense rozkoloraj petaloj. La ŝidarezakura, ankaŭ konata kiel ploranta ĉerizo, havas subpendantajn branĉoj, kiel ĉe ploranta saliko, kiuj tenas kaskadojn de rozkoloraj floroj.

Florrigardado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hanami.
Printaĵo de Fuĝi kaj sakuroj el serio 36 aspektoj de la monto Fuĝi (富士三十六景 [Fuĝi Sanĝū-Rokkei]) far Ando Hiroŝige.

Japania tradicio de florrigardado (hanami: 花見) aperis dum Heian-epoko (794–1191), plej verŝajne kune aliaj spiritaj praktikoj, pruntitaj el Ĉinio. Tamen eblas, ke ĝi alvenis eĉ pli frue: Nihon Ŝoki (日本書紀), la kroniko de 8-a jarcento, mencias hanami-festivaloj eĉ de 3-a jarcento. En Japanio multaj nobeloj, poetoj, kantistoj kaj aliaj aristokratoj kunvenis ĉe florantaj arboj por adori ilian belecon. La ĉerizarboj estas kultivataj en Kioto por ĝuste tio almenaŭ ekde 794[3]. En Ĉinio plej populara arbo por florrigardado estas umeo (t.n. ĉina pruno, fakte ĝi estas specio de abrikoto), sed en Japanio sakuroj prenis tiun pozicion almenaŭ ekde la mezo de 9-a jarcento.

Ĉiujare la Japania Meteorologia Agentejo kaj la publiko rigardas na sakura zensen (ĉerizarba fronto) - la ondo de sakura florado, kiu moviĝas de sudo norden kun ondo de pli varma vetero. La fronto aperas en Okinavo en januaro kaj plej kutime atingas Tokion kaj Kioton en fino de marto aŭ komenco de aprilo. Post kelkaj pluaj semajnoj ĝi alvenas al Hokajdo. La japanoj diligente sekvas raportojn pri movo de la fronto, kaj amasiĝas en parkoj, temploj kaj preĝejoj por florrigardado kiam ĝi venas en iliajn urbojn. Hanami-festivaloj organiziĝas por adori belecon de sakura floro kaj por multaj estas grava evento kaj de ripoza, kaj de spirita valoro.

Sakuroj kreskas apud plimulto de Japaniaj lernejoj kaj publikaj konstruaĵoj. Ĉar plej kutime la ofica kaj lerneja jaro en Japanio komencas en aprilo, en multaj areoj de Honŝu la unua tago de laboro aŭ lernado estas markita per sakura sezono.

Simbolismo

100-ena monero kun sakuraj floroj
Sakuro en Vaŝingtonio, Usono

En Ĉinio sakuro estas kutima simbolo de ina beleco, ineco aŭ amo, kaj tio ankaŭ alvenis en japana hanakotoba. Krome, en Japanio sakuroj ofte signifas nubojn pro ilia maniero de amasa florado, kio kondutas al metaforo de efemera naturo de la vivo[4] - aspekto de Japania kulturo kaj filozofio, ligita kun budhista mondpercepto[5] kaj kun koncepto de mono no aŭare.[6] Ligo inter sakuro kaj mono no aŭare aperis ĉe Motoori Norinaga, studisto el 18-a jarcento.[6] La ekstrema belo de la floroj kaj ilia rapida morto estas kutime asociata kun mortemo de la homo[4]. Pro tio, sakuroj estas profunde simbolismaj kaj ofte uzatas en japana arto, mangaoj, animeoj, kaj filmoj, samkiel en muzikaj performoj por etosa efekto. Ekzemple, muzikgrupo Kagrra, unu el plej gravaj grupoj de visual kei ĝenro, ofte uzis sakurojn en tiu senco. Ekzistas almenaŭ unu populara popola kanto por ŝakutaĉio, nomita Sakura, kaj kelkaj j-pop-kantoj. La floro estas ankaŭ reprezentita en diversaj japanaj komercaĵoj, inkluzive kimonojn, meblon, manĝilaron ktp.

Himeĵi-kastelo en printempo.

Dum la Dua Mondmilito, sakuraj floroj estis grava propagandilo de naciismo kaj militismo en la loĝantaro[7][8]. Japanaj kamikazoj pentris ilin sur siajn aviadilojn antaŭ memoferaj atakoj, kaj foje eĉ prenis branĉojn de la arbo kun si en la mision[7]. Sakura floro sur korpo de aviadilo simbolis kurtan kaj intensan vivon de la piloto[9]. Falantaj sakuraj petaloj signifis junajn vivojn, oferitaj por la imperiestro.[7] La registaro eĉ instigis la kredon, ke animoj de mortintaj militistoj renaskiĝas en la floroj[7].

En koloniaj entreprenoj, imperia Japanio ofte plantis sakurojn kiel simbola deklaro de iu teritorio Japania lando[8]

Sakuroj ekster Japanio

Kanado

Vankuvero (Brita Kolumbio) estas fama por miloj de sakuroj, kreskantaj laŭ multaj stratoj kaj en multaj parkoj de la urbo, inkluzive Queen Elizabeth Park kaj Stanley Park. Vankuvero okazigas sakuran festivalon ĉiujare[10]

High Park en Toronto (Ontario) havas multajn Somej-Joŝino-arbojn, donacitajn al la parko el Japanio en 1959. Poste, en 2001, la japana ambasadejo donacis 34 pli sakurojn al High Park kaj multajn pluajn al aliaj lokoj, inkluzive Exhibition Place, McMaster-Universitato, York-Universitato kaj Universitato de Toronto.

Germanio

Sakuroj estas grava vidindaĵo en ĝardena regiono de Altes Land.

Filipinoj

Palaŭan, uesta provinco de Filipinoj, estas hejmo de endemia specio de ĉerizarbo, kiu aspektas tre simile al sakuro. Pro tio oni ofte nomas ankaŭ filipinajn ĉerizarbojn sakuroj.

Suda Koreio

Suda Koreio estas unu el landoj, kie sakuroj kreskas native. Tradicio de hanami-festivaloj alvenis dum japana regno[11][12][13]. Eĉ post kiam Japanio malvenkis kaj kapitulacis en la Dua Mondmilito, la tradicio travivis.

En 1933 japana botanikisto Koizumi Geniĉi starigis teorion, ke Somej Joŝino (Prunus × yedoensis) devenas de Ĵeĵu-do-regiono[14] En 1992 tiun verson restarigis Takaki Kijoko, alia botanikisto kaj fakulo pri sakuroj. Laŭ ĵurnalo "Invest Korea", oni trovis plian subtenon de tiu teorio en floro de regionoj ĉirkaŭ Halla-monto. Tie la sakuro estas integra parto de ekologia sistemo, dum en Japanio ĝi neniam estas parto de natura floro[15]. Tiu teorio, tamen, ne iĝis unuvoĉe akceptataj inter botanikistoj. En 1916, Ernest Henry Wilson insistis, ke Somej Joshino estas hibrido inter du japanaj specioj de ĉerizarbo - la Edo higan (Prunus subhirtella) kaj oshimazakura (Prunus speciosa)[16] En 1991, Iŭasaki Fumio, profesoro de Tsukuba-univesitato, asertis, ke "Somej Joŝino" estas artefarita hibrido, aperinta ĉirkaŭ 1720-1735 en Edo"[17]. Pli malfruaj esploroj de jaro 2007 montris, ke koreaj kaj japaniaj sakuroj povas esti rigardataj kiel du malsamaj specioj pro gravaj diferencoj en kloroplasta DNA[18]. Kvankam nun okazas multaj pluaj esploroj en Japanio kaj aliaj landoj, deveno de la kultivvario estas ankoraŭ neklara[19]. Volumo 114 de Scientia Horiculturae asertas, ke sakuroj, kiuj nature kreskas en Jejo, Koreo estas aliaj ol Yoshino-hibridoj, kiuj nur kreskas en kultivataj kondiĉoj en Japanio[18][20]. Koreanoj decidis daŭrigi hanami-festivalojn tra Suda Koreo, uzante naturajn koreajn sakurojn[21][22], kaj koreaj meteorologiaj agentejoj anoncas sakurajn sezonojn ĉiujare.[23]

Kelkaj sakuroj ĉe Gyeongbok-palaco estis forigitaj dum ferioj pri 50-jariĝo de japana kapitulaco en Dua Mondmilito[8]. Kvankam sakuroj kreskas native ĉirkaŭ la palaco, japanoj plantis kelkajn siajn en aparte sanktajn kaj ofendajn lokojn por marki sian venkon. Forigo de tiuj ofendaj arboj tute ne influis sakuran festivalon de Gyeongbok-palaco, kiu estas unu el plej popularaj kaj vaste vizitataj far turistoj.[21]

Britio

Batsford Arboretum en Gloucestershire enhavas grandan kolekcion de sakuroj el vilaĝoj de Japanio[24][25]

Usono

Sakuro en Vaŝingtono

Japanio donacis 3020 sakurojn al Usono en 1912 kiel simbolo de tiam kreskanta amikeco inter la nacioj[26]. Tiuj arboj kreskas en Sakura Park en Manhattan kaj laŭ la bordo de Tidal Basin en Vaŝingtono (en West Potomac Park). Poste Japanio donacis pliajn 3,800 arbojn en 1965.[27] Sakuroj estas popularaj vidindaĵoj, kaj usonanoj okazigas ĉiujaran festivalon National Cherry Blossom Festival kiam ili floras printempe. Ankaŭ, Balboa Park en San Diego havas 2,000 sakurojn kiuj floras en meza aŭ malfrua marto. Filadelphio ankaŭ havas pli ol 2000 japanajn sakurojn, duono de kiuj etas donacitaj far japana registaro en 1926, dum ferioj por 150-jariĝo de Usona Sendependeco, kaj alia duono estas plantitaj far organizaĵo Japan America Society of Greater Philadelphia inter 1998 kaj 2007. Sakuroj de Filadelfio kreskas plejparte en Fairmount Park, kaj tie oni okazigas ĉiujaran festivalon Subaru Cherry Blossom Festival of Greater Philadelphia. Vaŝingtona Universitato en Seattle ankaŭ havas kelkajn sakurojn.

Sakuro en Newark, Nova Ĵerzejo

Kelkaj aliaj usonaj urboj ankaŭ havas sakurajn festivalojn (t.n. Sakura Matsuri). Tio inkluzivas International Cherry Blossom Festival en Macon, Georgio, kie kreskas pli ol 300,000 ĉerizarboj, kaj sakuran festivalon de Branch Brook Park en urboj Belleville, Bloomfield kaj Newark en Nova Ĵerzejo. Branch Brook Park havas kolekcion de pli ol 4,000 sakuroj de pli ol 14 varioj[28] Baldaŭ Branch Brook Park havos pli da florantajn sakurojn ol Vaŝingtono danke al daŭriganta programo de renovigo de urba floro. Brooklyn Botanic Garden en Novjorko ankaŭ okazigas grandan kaj popularan sakuran festivalon [29].

Kuira uzo de sakuroj

Salitaj floroj
Taso de sakuraju

Ambaŭ folioj kaj petaloj de sakuro estas maĝeblaj kaj foje uzataj en japana kuirarto. La floroj estas konservitaj en salo, kaj poste uzataj en tradiciaj japanaj dolĉaĵoj (vagaŝioj) aŭ anpano. Trinkaĵo el salitaj sakuraj floroj en varmega akvo nomiĝas sakuraju. Ĝin oni trinkas en gravaj festoj, kiel matrimonioj, anstataŭ (aŭ kune kun) verda teo. Folioj, plejparte de Oŝimazakura (Prunus speciosa) pro ilia moleco, konservatas en salita akvo kaj poste uzatas por kovrilo de sakuramoĉio - speco de dolĉaĵo, priparita el dolĉa moĉio kaj anko. Tamen, ĉar la folioj enhavas kumarinon, oni ne rekomendas manĝi ilin en grandaj kvantoj.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Brandow Samuels, Gayle.
  2. "Winter-flowering cherry", accessed 1 January, 2008.
  3. Brandow Samuels, Gayle. Enduring Roots: Encounters with Trees, History and the American Landscape. 1999, page 76.
  4. 4,0 4,1 Choy Lee, Khoon. Japan--between Myth and Reality. 1995, page 142.
  5. Young, John and Nakajima-Okano, Kimiko. Learn Japanese: New College Text. 1985, page 268.
  6. 6,0 6,1 Slaymaker, Douglas. The Body in Postwar Japanese Fiction. 2004, page 122.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Ohnuki-Tierney, Emiko. Kamikaze, Cherry Blossoms, and Nationalisms. 2002, page 9-10.
  8. 8,0 8,1 8,2 Ohnuki-Tierney, Emiko. Kamikaze, Cherry Blossoms, and Nationalisms. 2002, page 122-3.
  9. Sakamoto, Kerri: One Hundred Million Hearts. Vintage Book, 2004. ISBN 0-676-97512-7.
  10. http://www.vancouvercherryblossomfestival.com/
  11. Born in war, saved in peace – the cherry blossoms that may die as friendship cools Times Online
  12. 몰락한 왕조 궁궐에 핀 사쿠라 일제는 갔어도 벚꽃놀이는 남아. 中央日報. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2009-05-11.
  13. 胸と肩に桜の花を挿して犠牲を誓う18歳の操縦士. 中央日報. Alirita 2009-05-11. Ŝablono:Ja icon
  14. Koidzumi, G. Prunus yedoensis Matsum. is a native of Quelpaert. Acta Phytotaxonomica et Geobotanica, 1:177, 1932
  15. http://www.investkorea.org/InvestKoreaWar/work/journal/content/content_main.jsp?code=4560408
  16. The Cherries of Japan (page 16) (1916).
  17. ソメイヨシノとその近縁種の野生状態とソメイヨシノの発生地. 筑波大農林研報 (1991), 3:95-110.
  18. 18,0 18,1 Characterization of Wild Prunus Yedoensis Analyzed by Inter-Simple Sequence Repeat and Chloroplast DNA. United StatesDepartment of Agriculture. Alirita 2009-05-14.
  19. http://jhered.oxfordjournals.org/cgi/pdf_extract/54/5/207
  20. http://www.sciencedirect.com/science?_ob=ArticleURL&_udi=B6TC3-4P7FHTX-1&_user=10&_rdoc=1&_fmt=&_orig=search&_sort=d&view=c&_acct=C000050221&_version=1&_urlVersion=0&_userid=10&md5=b18ded64a95960f2d7ceb5dd2e340f77
  21. 21,0 21,1 Koreaj hanami-festivalo
  22. [1]
  23. [2]
  24. Batsford Arboretum
  25. NCCPG: Batsford Arboretum
  26. nps.gov - Cherry Blossom History. Alirita 13 January 2009.
  27. Jefferson, Roland M. and Alan F. Fusonie. (1977). "The Japanese Flowering Cherry Trees of Washington, D.C.: A Living Symbol of Friendship. National Arboretum Contribution No. 4." Washington: USDA, Agricultural Research Service.
  28. http://www.essex-countynj.org/blossom/flier09.pdf
  29. http://www.bbg.org/exp/cherries/sakura.html

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara