Salakva entrudiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La salakva entrudiĝo estas la moviĝo de sala akvo al nesalaj grundakvoj. Plej ofte, ĝi estas kaŭzita per subtera akvo pumpanta de marbordaj putoj aŭ de konstruado de navigaciaj kanaloj aŭ naftokampaj kanaloj. La kanaloj disponigas akvokonduktilojn por salakvo, ĝin alporti en dolĉakvajn areojn. La salakva entrudiĝo ankaŭ povas okazi kiel rezulto de naturprocezo kiel diluvo de uragano. Salakva entrudiĝo okazas en praktike ĉe ĉiuj marbordaj grundakvoj, kie ili estas en hidraŭlika kontinueco kun marakvo.

Efiko je trinkakvo[redakti | redakti fonton]

Kiam dolĉa akvo estas ekspluatita kun pli granda rapideco ol ĝi povas repleniĝi, la subtera akvonivelo subiĝas je ties rezulto. Tiu malaltiĝo ankaŭ reduktas la hidrostatikan premon. Kiam tiu okazas proksime de oceana marborda regiono, salakvo de la oceano entiriĝas en la dolĉakvan grundakvon. La rezulto estas ke la grundakvo iĝas kontaminita kun salakvo. Tiu okazas al multaj marbordaj komunumoj.


Hidrologio[redakti | redakti fonton]

La saloakva entrudiĝo okazas kiam sala akvo estas trudas sin en nesalan grundakvon. Tiu konduto estas kaŭzita ĉar marakvo havas pli grandan denson ol la sensala akvo. Tiu diferenco en denseco kaŭzas la premon sub kolono de sala akvo, kiu estas pli granda ol la premo sub kolono de la sama alto de sensala akvo. Se tiuj du kolumnoj estas ligitaj ĉe la fundo, tiam la premdiferenco kaŭzus fluon de salakva kolono al la sensaloakvo-kolono ĝis la premo egaliĝas.

La fluo de sala akvo enlanden estas limigita al la marbordaj regionoj. Plu enlande, la nesalakva kolono estas pli granda pro la kreskanta alteco de la tero kaj estas kapabla egaligi la premon de la salakvo, ĉesigante la salakvan entrudiĝon. La pli altaj akvoniveloj enlande havas alian efikon: la fluoj de dolĉaj akvoj almare.

Pumpado de dolĉa akvo el la grundakvo reduktas la akvopremon kaj intensigas la efikon, ebligante salakvon en novajn areojn. Kiam salakvaj niveloj falas, la salakva entrudiĝo povas daŭrigi enlanden, atingante la pumpadan areon. Tiam sala akvo, netaŭga por trinkado aŭ irigacio, estas produktita per la pumpilo. Por malhelpi tiun, pli kaj pli da landoj adoptas ampleksajn monitoradajn metodojn kaj kalkulajn modelojn por taksi kiom multe da akvo povas esti pumpata sen kaŭzi tiajn efikojn.

La Ghijben-Herzberg-ekvacio[redakti | redakti fonton]

La kversekco montras la Ghyben-Herzberg-efikon, kie h estas la diko de la dolĉakva zono super la marnivelo kaj Z estas la diko sub la marnivelo.

La unua fizika formulo por kalkuli la salakvan entrudiĝon, estis ellaborita en 1888 - 1889 sendepende unu de la alia, fare de du nederlandaj militistoj J. Drabbe kaj Willem Badon Ghyben (1845–1907, ankaŭ Willem Badon Ghijben) kaj en 1901 fare de la germana Alexander Herzberg.

Ili ekvacio estas:  z = \frac{ \rho f} {(\rho s-\rho f)} h; kie

  • h: estas alto de la nesala akvo supre de la marnivelo kaj
  • z: estas alto de la nesala akvo sube de la marnivelo.

Ambaŭ valoroj h kaj z estas kunligitaj kun la denso de la \rho f (dolĉakvo: 1,0 gramo/kubikcentimetro (g/cm3) ĉe 20 °C) kaj \rho s (salakvo: 1,025 g/cm3). La ekvacio povas estis simpligita kiel z\ = 40 h. Tiu formulo montras, ke en nelimigata akvoareo, ĉiu metro da nesala akvo supre de la marnivelo egalas al akvokolono de 40 m sube de la marnivelo- simile al aspekto de glacimonto flosanta en la salakvo, kie same nur eta parto de la glacimonto estas videbla.