Salamandredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alpa salamandro, Salamandra atra - MHNT

La Salamandredoj aŭ laŭ la latina scienca nomo Salamandridae estas familio de salamandroj konsistanta el la veraj salamandroj kaj la trituroj. Nuntempe, 74 specioj (kaj pliaj supozeble) estis identigita en la Norda Hemisfero - Eŭropo, Azio, la norda pinto de Afriko, kaj Nordameriko. Salamandredoj estas distingitaj el la aliaj salamandroj pro la manko de ripoj aŭ ripaj fendoj laŭlonge de la flankoj de ties korpoj kaj de ties aspra haŭto.

Kun malmultaj esceptoj, salamandredoj havas bildojn de brilaj kaj kontrastaj koloroj. Ili havas kvar bone disvolvigitajn krurojn, kun kvar fingroj en la antaŭaj kruroj, kaj (en plej okazoj) kvin fingroj en la malantaŭaj kruroj. Ili varias el 7 al 30 cm en longo.[1]

La alpa salamandro kaj la Lanzalpa salamandro naskas vivajn junulojn, sen stadio de ranidoj, sed la aliaj specioj demetas siajn ovojn en akvo. Kelkaj trituroj estas neoteniaj, kapablaj reproduktiĝi antaŭ ili estas tute metamorfozitaj.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu familio enhavas la jenajn genrojn:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Lanza, B., Vanni, S., & Nistri, A.. (1998) Cogger, H.G. & Zweifel, R.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press, p. 73–74. ISBN 0-12-178560-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]