Saleĥardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saleĥardo (ruse Салехард) estas urbo en Jamalo-Nenecija aŭtonoma distrikto en Rusio, norda Siberio, kun ĉ. 40.300 loĝantoj (2007). Ĝi situas sur dekstra bordo de Ob.

La urbo estis fondita en 1595 kiel kozaka fortikaĵo kaj havis la nomon Obdorsko (Обдорск) ĝis 1933, kiu signifis en la komia lingvo "loko ĉe Ob". Ĝis fino de la 18-a jarcento, la fortikaĵo perdis sian gravecon, en Obdorsko okazis ĉiujare vintraj jaraj foiroj. La setlejo servis ankaŭ kiel ekzilejo.

En 1933 la loko ricevis la nomon Saleĉhardo, kiu signifas en la neneca lingvo „Setlejo ĉe kabo“. Oni deklaris la lokon urbo en 1938.