Salgesch
Salgesch | |
---|---|
Blazono de Salgesch | |
Salgesch | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Leuk |
Koordinatoj | 46° 18′ 36″ N 7° 34′ 30″ O / 46.31000 °N, 7.57500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 36″ N 7° 34′ 30″ O / 46.31000 °N, 7.57500 °O (mapo) |
Areo | 11,34 km² |
Alteco | 581 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3970 |
Komunumkodo | 6113 |
Situa mapo de Salgesch | |
Salgesch (en la franca lingvo Salquenen) estas komunumo en la distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1356 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Salgesch situas oriente de la lingvolimo de la alemana kaj la franca inter la Suba kaj la Supra Valezo. La komunumo situas ĉe la bordo de la rivero Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Salgesch kaj la setlejoj Tschampichtru Tschüdanga, Tschanderünu kaj Milljere. en sudo de la komunumo situas la naturparko Pfynwald. En la komunumo ekzistas multnombraj vitejoj, kiuj dominas la komunuman pejsaĝon.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,34 km², de kiuj 46,9% estas kovritaj de arbaro, 21,9% servas por agrikulturo kaj 9,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Salgesch limas en nordo kaj nordoriento al Varen, en oriento al Leuk, en sudo al Chandolin, en okcidento al Sierre, kaj en nordokcidento al Miège.
Trafiko
Tra Salgesch pasas en sudo la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A9, tra la setlejoj kondukas la malnova kantona vojo, kiu per la suda kantona ĉefvojo estis liberigita de la transira trafiko. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Brigo al Laŭzano.
Historio
La unua dokumenta mencio de Salgesch datiĝas el la 11-a jarcento kiel Salconio. Sur la teritorio de la komunumon estis trovitaj diverzaj objektoj el la bronzepoko kaj la romia tempo, kiel hakiloj, moneroj ktp. Dum la romia epoko sur la monteto Biel ekzists adorejo, kiu dum mezepoko estis transformita al kristana pilgrimokapeolo konsekrita al Johano la Baptisto. El la jaroj 1412, 1468 kaj 1664 datiĝas limkontraktoj kun Varen, el 1484 kun Sierre kaj el 1553 kaj 1804 kun Leuk. Sub la malnova reĝimo ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la havaĵoj de la episkopo de Siono. En 1808 ĝi sin liberaĉetis de la episkopaj interezpagoj.[3]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Anton Riva: Salgesch en Historia Leksikono de Svislando (2012-06-20)
Eksteraj Ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Salgesch – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|