Salikfiloskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salikfiloskopo

Salikfiloskopo
Salikfiloskopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. schwarzi'
Phylloscopus schwarzi
(Radde, 1863)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Salikfiloskopo, Phylloscopus schwarzi, estas specio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi reproduktiĝas en Siberio. Tiu birdospecio estas tre migranta kaj vintras en sudorienta Azio.

    Tiu estas birdo de malfermaj arbaroj kun iom da subkreskaĵaro ĉe akvo. La nesto estas konstruita malalte en arbusto, kaj la ino demetas 5-6 ovojn. Kiel plej parto de silviecaj birdoj, ankaŭ tiu malgranda paserino estas insektovora.

    Tiu malgranda birdo pretas vaganteci tiom malproksimen kiom ĝis okcidenta Eŭropo en oktobro, spite la distancon de 3000 km del ties reproduktaj teritorioj.

    Tiu estas filoskopo simila laŭ grando kaj formo al Fitiso. Plenkreskulo havas nestriecan brunan dorson kaj sablokolorajn subajn partojn. Elstaras tre longa blankeca superokula strio, kaj la beko estas pinteca kaj pli dika ol tiu de la simila Bruna filoskopo. La kruroj estas pli helaj ol tiuj de la Bruna filoskopo kaj la piedoj aspektas pli grandaj, rilate al la pli surgrundema vivstilo de tiu specio. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de filoskopoj, sed junuloj estas pli flavecaj sube. Kiel plej parto de silviecaj birdoj, ankaŭ tiu ĉi estas insektovora, sed ili manĝas ankaŭ aliajn malgrandajn manĝerojn kiel beroj.

    La alvoko estas milda ĉik.

    La latina scienca nomo rememoras la germanan astronomon Ludwig Schwarz (1822-1894).

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52591, Phylloscopus schwarzi, 12a Majoy 2006. Malplej zorgiga.