Salikoka grilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ino

La Salikoka grilo, Libanasidus vittatus, estas monotipa insektospecio de reĝaj griloj de la ordo de Ortopteroj troviĝanta en Suda Afriko. Kvankam ĝi estas membro de la grila ordo de Ortopteroj, ĝi estas situigita en la familio de Anostostomatedoj, aparte de la veraj griloj, nome Griledoj. Ĝi troviĝas abunde en urbaj ĝardenoj de kvartalo de Johanesburgo, Sudafriko, kaj en Angolo, ĝi troviĝas en sudaj savanoj kaj en duonaridaj regionoj, dum en Namibio ĝi troviĝas en la tuta teritorio.

Sufiĉa simileco al salikoko estas kialo por ĝia nomo. La Salikoka grilo ne estas bone konsiderata de homoj, kaj ĝardenistoj valoras ĝin nur en siaj klopodoj por regi la populaciojn de helikoj, ĉar ili allogas la anojn de Hadada ibiso, kiuj manĝas ambaŭ bestetojn.