Salikparuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Salikparuo
Salikparuo
Salikparuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Poecile
Specio: P. montanus
Poecile montanus
(Conrad von Baldenstein, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Salikparuo (Poecile montanus, iam Parus montanus) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj. Ĝi estas disvastigata kaj komuna loĝanto kaj reproduktanto tra moderklimata kaj subarkta Eŭropo kaj norda Azio. Ĝi estas pli rilata al konifero ol la tre parenca Marĉoparuo, kio klarigas ties reproduktadon multe pli norde. Ĝi estas loĝanto, tio estas plej parto de birdoj ne migras.

Oriente de sia teritorio kaj en Skandinavio ĝi estas multe pli pala ol la Marĉoparuo, sed ĉar la diversaj rasoj iĝas ege similaj, la proksima simileco kun la Salikparuo povas kaŭzi identigajn problemojn, ĉefe en Britio kie la lokaj subspecioj de ambaŭ specioj estas tre similaj (tie ili eĉ ne estis agnoskataj kiel separataj specioj ĝis 1897).

La Salikparuo distingiĝas el la Marĉoparuo pro pli fulgobruna krono (senbrila) anstataŭ brilblunigra de la Marĉoparuo; la ĝenerala koloro estas ĉiukaze simila, kvankam la subaj partoj estas pli senkoloraj kaj la flankoj estas distinge pli ruĝecaj; la palaj okraj bordoj de la duarangaj formas helan makulstrion kiu videblas en la fermitaj flugiloj. La plumoj de la krono kaj de la nigra mentono subbeka estas pli longaj, sed tio ne estas facile videbla. Tamen la pli gradita vosto (ne kvadrata) montrixgas distinge kiam atenda. Longo estas 11.5 cm, kaj enverguro 60-70 mm.

La plej komuna alvoko estas naza zii, zii, zii, sed la notoj de tiu birdo evidente varias konsiderinde. Foje duobla noto, ipsii, ipsii, estas ripetita 4 aŭ 5 fojojn. Ĉiukaze la voĉo de la Salikparuo estas tute distinga el tiu de la Marĉoparuo.

La Salikparuo ofte elfosas sian propran nestotruon, eĉ pikante malmolan arboŝelon; tio estas kutime en putriĝinta stumpo aŭ en arbo, pli malpli dekadenca. Plej parto de nestoj estas tasformaj el felteca materialo, kiel haŭto, haro kaj ligneroj, sed ankaŭ plumoj. La nombro de ovoj varias el 6 al 9, kun ruĝecaj punktoj aŭ makuletoj.

Tiuj birdoj manĝas raŭpojn, aliajn insektojn kaj smeojn, kiel plej parto de aliaj apruoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Plej parto de fakuloj rehavas Poecile kiel subgenro ene de la genro Parus, sed la American Ornithologists' Union traktas ĝin kiel distinga genro. Tion konfirmas analizoj de DNA; ene de Poecile, la Salikparuo estas parto de grupo de tipaj paruoj de Eŭrazio, kiu inkludas ankaŭ la speciojn de la Marĉoparuo, Davida paruo kaj la Songara paruo (Gill et al. 2005, del Hoyo et al. 2007).

La nomo de la genro estis traktita foje kiel ina (kun specioj kun finaĵoj kiaj montana); tamen tion ne diris la origina genraŭtoro Johann Jakob Kaup, kaj laŭ la ICZN la nomo de la genro estus traktata kiel vira, kun finaĵoj kiaj montanus (del Hoyo et al. 2007).

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estis senmortigita en la opereto de Gilbert kaj Sullivan de 1885 nome The Mikado, en la kanto "Willow Tit Willow" (Salika Salikparuo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Parus montanus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
  • Del Hoyo, J., Elliot, A., & Christie D. (eds). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2
  • Gill, F. B., Slikas, B., & Sheldon, F. H. (2005). Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo