Salikoturdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Salikturdo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salikoturdo
Salikoturdo
Salikoturdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Catharus
Specio: C. fuscescens'
Catharus fuscescens
(Stephens, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Salikoturdo, Catharus fuscescens, estas malgranda turdospecio. Tiu specio estas 16–18 cm longa, kaj havas la blanka-malhela-blankan subflugilan bildon karakteran de la turdoj de la genro Catharus. Ĝi estas membro de tre prosima grupo de migrantaj specioj kiu inkludas ankaŭ la kriptotaksonoj de la Grizvanga turdo kaj de la Biknela turdo (Winker & Pruett, 2006).

Plenkreskuloj estas ĉefe helbrunaj en supraj partoj. La subaj partoj estas blankaj; la brusto estas pli helbruna kun malhelaj punktoj. Ili havas rozkolorajn krurojn; la okulringo ne estas distinga. Orientaj birdoj estas pli cinamokoloraj en supraj partoj; okcidentaj birdoj estas pli olivbrunaj.

La reprodukta habitato estas humida falfolia arbaro en suda Kanado kaj norda Usono. Ili faras tasforman neston surgrunde aŭ ĉe la bazo de arbusto.

Tiuj birdoj migras al orienta Sudameriko. Ili estas tre raraj vagantoj en okcidenta Eŭropo.

Ili manĝas ĉe la arbara grundo, traserĉante foliojn por malkaŝi insektojn; ili povas ekflugi por kapti insektojn dumfluge. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj berojn.

Tiu birdo havas ventecan subenspiralan flutecan kanton, ofte aŭdata el malalta sed kaŝita loko. La plej komuna alvoko estas "vii-ar", kiu nomigas la specion en angla.

Tiu nearktisa birdo estis deflankigita en kelkaj partoj de sia iama teritorio de la Hilociklo. Ili suferas ankaŭ nestoparazitismon fare de la Brunkapa molotro.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]