Salimbene de Adam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Salimbene de Adam

SalimbeneSalimbere de AdamFrato Salimbene el Parma estis fratulo de la franciskana ordeno travivinta ekde la 9a de oktobro de 1221 ĝis 1288, fama kronikisto kies verko «Chronica» (Kroniko) estas grava fonto por la historio de Italio kaj, nerekte, de aliaj landoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Salimbene naskiĝis en Parmo en establo tute apuda al la baptejo de la Katedralo. Sur tiu loko hodiaŭ memortabelo tion memorigas. Li pasigis la unuajn 15 jarojn kun la patrina avino, kiu lin edukis eviti la malam societam kaj sekvi la bonam (la malbonan kompanion kaj sekvi la bonan). Li studis « Gramatikon », la unuan el la ses liberaj artoj.

La kvaran de februaro de 1238 li eniras la ordenon de Sankta Francisko malgraŭ la opono de la patro kiu male esperis per sekurigi posteulojn al sia familio ĉar jam lia pliaĝa filo laŭiris la saman vivelekton. Ĉar «nenio estas bona krom Dio» li elektas la nomon Salimbene (Sola Bono... Dio).

Li plenumas la novican periodon en Fano (Markio. Italio) kaj kompletigas sian formadon en Lucca kaj Siena; poste religiule agas en Pisa kaj Cremona. Du jarojn poste revenas al Parma (1247), tiam sieĝata de la imperia armeo, estas sendita al Francio por kompletigi kromajn studojn. Li haltiĝas en Liono, kie renkontas la papon Inocento la 4-a dum en Italio li jam konatiĝis kun la imperiestro de la Sankta Romia Imperio, Frederiko la 2-a. En Francio li havis okazon konatiĝi kun frato Ugo el Digne, admiranto kaj sekvulo de Joakimo el Fiore (Kalabrio, Italio), kiu lin igas asertanto pri la doktrinoj de la Kalabria Abato. Poste li revenis al Italio, kie taskiĝis gvidi la fration de Ferrara, Li ankoraŭ religie laboras en Faenza en Romanjo, Monfalcone (Veneto), Reggio Emilia, kie estis jam sepultita lia frato Gvido. Li eliris el vivo en 1288.

La Salimbena Kroniko[redakti | redakti fonton]

De Salimbene de Adam al oni alvenis nur kopio, parte kripla, de la Kroniko, skribita en latino kiu ofte pasas al la vulgara, tre riĉa je rakontoj kaj informoj, iom ke ĝi prezentiĝas kiel unu el fontoj de historio plej interesa de lia epoko. La aŭtoro prenis, kromimiti, ankaŭ el la Cronica Universalis Sicardo el Benevento apenaŭ lin aĝe kaj age antaŭanta.

Temas precipe pri kroniko pri la religia kaj politika vivo de Italio laŭ 120 jaroj (ekde 1168 al 1287), verkita per stilo multe persona, el kio traaperas la karakterizoj de aŭtoro kompleksa kaj multforma: kulturita kaj proksima al la popolo, spirita kaj arda, atento al la historio kaj ŝatanto de la Biblio. Diversaj detaloj montras liajn konojn kamparanajn: ekzemple la sufoka varmo kiu damaĝas tritikon, aŭ la maturiĝintaj fruktoj de la migdalarbo en Provenco kiam en Ĝenovo ili estas ankoraŭ apenaŭ florantaj.

Verko tiom viva kiom historie grava: bildigas laŭ viva maniero la fragilon de la militoj en la kolizio inter eklezio kaj Imperio, trajtigas figurojn de papoj kaj kardinaloj kaj virinoj kaj popolanoj, almozantoj kaj profetoj, ĉiuj observataj subokule.

Tiu verko utilas ankaŭ por rekonstrui la biografion de sia aŭtoro, kiu pri si en ĝi parolas per abundo de apartaĵoj de sia vivo kaj diversaj verkoj, kiuj tamen onin ne atingis.

Inter tiuj elstaris la "XII scelera Friderici imperatoris" (La dekdu krimoj de Frederiko imperiestro), verko trempita en polemiko, kiu poste, nome post la batalo de Vittoria de 1248, servis kiel kontraŭimperia propagandilo. En la sama Kroniko Frederiko la 2-a estas pentrita kiel avidema, kiu batalas kontraŭ la Eklezio nur por havi okazon alpropigi al si la bonaĵojn de la ekleziaj komunumoj.

Tamen, kvankam influita de kondiĉado de la ideologia antaŭjuĝo de la Apostola Seĝo, Salimbene, en sia Kroniko, ne komplete forfuĝas el la fascino de personeco de la Svevo, de li pasinte renkontita kaj estimita, pri kiu “ne mankis rimarkigi pozitivajn kvalitojn” [1].

Li mem raportas pri interveno de Frederiko la 2a, kiu, en letero al Frato Elia el Kortona, tiam generala ministro de la franciskana ordeno, petintus la revenon de Salimbene ĉe la patron, jam malaprobanto la elekton de la filo [1].

En la Kroniko, iuj kredis percepti dissemita ion de la profetismo kaj mistikismo de la abato Joakimo, aliaj tiujn spurojn ne trovas.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • itale Salimbene of Adam , Chronicle , Tonna Carlo translation with an introduction by Mario Lavagetto, Reggio Emilia, diabase , 2006 .
  • angle Salimbene of Adam, The Chronicle of Adam Salimbene , translated and annotated by Joseph L. Baird, Giuseppe Baglivi and John Robert Kane, Binghamton , Medieval and Renaissance Text Studies, Vol. 40, 1986
  • angle Olivier Guyotjeannin , Salimbene of Adam : Franciscan chronicler , Turnhout , Brepols, collection « Witnesses in our history " , 1995
  • Ŝablono:Biblio comment
  • itale Scivoletto Nino , Salimbene Fra da Parma e la storia politica e religiosa del secolo decimoterzo , ed . G. Laterza, Bari , 1950 .
  • itale V. Dronetti (a cura di) Salimbene da Parma - Storia di Santi di e di Profeti ciarlatani , Milan , Xenia , 1989 .
  • itale Carlo Fornari, Frati , ed Antipopes ERETIC Parmense , Protagonista delle lotte religiose Medievali Silva Editore , Parma , October 1994.
  • itale Carlo Fornari, Federico II - Un sogno Imperial svanito has Vittoria Silva Editore , 1998.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Hubert Houben, Frederiko la 2°. Imperiestro, homo, mito”, Il Mulino, 2009 ISBN 978-88-15-13338-0 (p. 152)

Eldonoj de la KRONIKO[redakti | redakti fonton]

  • latine Chronica fr. Salimbene parmensis ordinis minorum ex codice bibliothecae Vaticanae nunc primum edita, Parmae: ex offina Petri Fiaccadorii, 1857
  • itale Cronaca di fra Salimbene parmigiano dell'ordine dei Minori, volgarizzata da Carlo Cantarelli sull'edizione unica del 1857; corredata di note e di un ampio indice per materie, Parma: L. Battei, 1882
  • latine Cronica fratris Salimbene de Adam ordinis Minorum, edidit Oswaldus Holder-Egger (Monumenta Germaniae historica. Scriptores XXXII), Hannoverae et Lipsiae, 1905-1913 (rist. 1963)
  • itale Fra' Salimbene, La Cronaca, a cura di Giuseppe Pochettino; con illustrazioni di Attilio Razzolini, Sancasciano Val di Pesa: Soc. Ed. Toscana, 1926
  • itale Salimbene da Parma, Cronica, a cura di Ferdinando Bernini, 2 voll. Bari: G. Laterza e Figli, 1942
  • itale Salimbene de Adam, La cronaca, versione di Giuseppe Tonna, Milano: Garzanti, 1964
  • itale Salimbene de Adam, Cronica, nuova ed. critica, a cura di Giuseppe Scalia, Bari: Laterza, 1966
  • itale Salimbene da Parma, La cronaca, a cura di Nino Scivoletto, Firenze: La nuova Italia, 1966
  • angle The Chronicle of Salimbene de Adam, edd. Joseph L. Baird, Giuseppe Baglivi and John Robert Kane, Binghamton, New York: Center for medieval and early renaissance studies, 1986
  • itale Salimbene de Adam da Parma, Cronaca, traduzione di Berardo Rossi, Bologna: Radio Tau, 1987
  • itale Salimbene da Parma. Storia di Santi, di Profeti e di ciarlatani; traduzione, introduzione e note a cura di Vittorio Dornetti, Xenia: Milano 1989.
  • itale Salimbene de Adam, Cronaca (traduz. di Carlo Tonna), con introduzione di Mario Lavagetto, Diabasis: Reggio Emilia 2001 (2a ed. 2006)
  • latineitale Salimbene de Adam, a cura di Claudia Sebastiana Nobili; introduzione di Mario Lavagetto; contiene la trascrizione della Cronica, basata sul ms. Vat. Lat. 7260 (Cento libri per mille anni), Roma: Istituto poligrafico e Zecca dello Stato, 2002
  • latineitale Salimbene de Adam da Parma, Cronica, Latina teksto zorge de Giuseppe Scalia; traduko de Berardo Rossi, 2 voll., Parma 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]