Salman Ĥasimikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salman
Persona informo
Naskiĝo 5-a de aprilo 1953
en Kazaĥio
Lingvoj rusa
Ŝtataneco RusioSovetunio
Okupo
Okupo amatora luktisto • spektakla luktisto
vdr

Salman Ĥasimikov (cirile : Салман Алхазурович Хасимиков) (n. 5-a de aprilo 1953, Kazaĥio) estas ĉeĉena liber-stila luktisto, plurfoja ĉampiono de Sovetunio, Eŭropo kaj la mondo, mastro de Mondpokalo, Merita majstro de sporto de Sovetunio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Kazaĥstano en ekzilo la 5-an de aprilo 1953. En 1957 lia familio revenis en la vilaĝon Staraja Sunĵa en Ĉeĉenio. Kiam 16-jarĝa li eklernis la lukton ĉe instruisto Degi Bagajev. Post unu jaro li iĝis monda ĉampiono inter junuloj. En 1976 li translokiĝis al Moskvo.

Li estis dufoje ĉampiono de la mondo inter junuloj, kvarfoje ĉampiono de Sovetunio, trifoje ĉampiono de Eŭropo, kvarfoje ĉampiono de la mondo, mastro de Mondpokalo (1982). Dum dek jaroj li estis kapitano de la nacia teamo de Sovetunio en liber-stila lukto.

Li ne povis partopreni en Olimpikoj 1976 kaj 1980 jaroj pro traŭmoj.

Li transiris al spektakla luktado. Tiam li vivis kaj lernis en Japanio. En 1993 li iĝis ĉampiono pri vrestlingo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]