Salo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Saloj estas jonaj kombinaĵoj, kiuj posedas ian ajn negativan jonon krom hidroksida jono (OH-), kaj ajnan pozitivan jonon krom hidrogena jono (H+).

Multaj saloj troviĝas en la naturo, kaj miriadoj da aliaj estis preparitaj en la laboratorio. Natria klorido (NaCl), kuir-salo aŭ tabla salo, estas verŝajne la plej konata el ĉiuj saloj. Sed kiam oni uzas la terminon salo, oni devas pensi en ĝenerala maniero, kaj ne uzi ĝin sole por NaCl.

Kelkaj ordinaraj saloj[redakti | redakti fonton]

Pligrandigita kristalo de salo

Ordinaraj estas la saloj, kiuj konsistas el unu tipo de salo kaj povas esti priskribitaj per unu formulo.

Mineralriĉaj saloj[redakti | redakti fonton]

Mineralriĉaj saloj estas miksaĵoj de multaj ordinaraj saloj. Por ili ne eblas trovi unu formulon, sed necesas ilin priskribi per multaj aliaj kun elcentaĵo de enhavo.

Mineralriĉaj saloj, kiel mara salo kaj Himalaja salo, enhavas 84 mineralojn. Inter ili: magnezio, kalio,iodio, seleno, Kalcio kaj multaj sporaj elementjoj. Fakte la minerala enhavo de malkoncentrita marakvo/Himalaja salo 98% similas al la minerala enhavo de sango. En la 19-a jarcento franca kuracisto René Quinton eksperimentis je vagabondaj hundoj, li donis al ili marakvotransfuzon. Samtempe estis krizo kiu malsanigis bebojn en la ĉirkaŭaĵo. Li kreis senpagajn malsanulejojn kaj sukcese sanigis infanojn per injektado de malkoncentrita marakvo. Li daŭrigis sian kuradon en Afriko, kie malfacilegis trovi sufiĉe da sango por sanigi ĉiun. Poste Francio malrajtigis lian kurmetodon sub influo de la farmakologia industrio.

Oni foje demandas sin kio estas la diferenco inter mineralriĉaj saloj kaj la plej ofte uzata tabla salo. Fakte la kialo por malriĉigi salon estas industria. Multaj kemiaj procedoj bezonas natrian kloridon. Tial la industrio malriĉigas salon. La kuireja uzado estas nur flankafero (ĉirkaŭ 2%). Oni povas sin demandi ĉu pli sanas malriĉigi marsalon ĉu ŝtonsalon kiuj ĉie ĉirkaŭ la mondo havas tre similan konsiston... Verŝajne ne! Certe se vi konstatas ke poste multegaj gravedaj virinoj havas krurspasmojn pro manko de magnezio kaj devas preni suplementojn. Krom tio multegaj homoj havas tro altan sangopremon (kaj la Eŭropa normo jam estas pli alta ol la Sudamerika). Mineralriĉaj saloj entenas kalion, magnezion kaj kalcion kaj ili malplialtigas sangopremon. Supozeble pli bonas ne uzi pli da salo, sed uzi bonan, mineralriĉan salon.

En Aŭstralio Gerry Amena [1] eĉ uzas la restaĵojn de la salo de marakvo post forigo de natrio por sterki legomojn kaj herbojn. Laŭ li, la herboj kreskegas kaj sanegas, eĉ sen pesticido. La eksperimentoj faritaj de usona kuracisto Maynard Murray, kaj la daŭrigo de lia firmao de Don Jansen donis al Amena eblecon por kreskigi sian firmaon. [2]

Salfarado en antikva Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Ĉinaj kaj alilandaj sociologoj konstatis, ke en la pratempo la homoj emis loĝi ne nur ĉe fonto de akvo sed ankaŭ ĉe tiu de salo. Salo, samkiel akvo, funkcias kiel magneta kampo por la homa vivo kaj ludis gravan rolon en formiĝo de primitivaj triboj, kompreneble, por salo ankaŭ okazis batalo inter ili. En antikvaj libroj legeblas multaj tekstoj pri specoj de salo: nigra, blanka, kristala, ruĝa kaj verda. Salo kaŝiĝas en lago, maro, fonto, puto kaj roko, kaj en la nacimalplimultaj lokoj nordokcidente de Ĉinio, salo troviĝas eĉ sur arboj kaj herboj. Antikvuloj, profitante de la lokaj kondiĉoj, inventis teknikon de salfarado.

Salfaristoj ĉe la lago pretigis multajn cisternojn kaj kondukis tien salakvon el la lago kaj post sunumado ricevis salon. La vento de sudo tre favoris salfaradon. Kiam forte blovis vento de sudo, post nokto salo estis pretigita en la tuta cisterno. Se la vento blovis de oriento, nordo kaj okcidento, do la pretigita salo estis amara, kun koloro malplaĉa, kaj ne estis manĝebla, tian salon oni forskrapis kaj forjetis. Estas strange, ke por fari salon oni ofte verŝas dolĉan akvon en la cisternon. Se falis pluvo antaŭvespere de la pretiĝo, do la salo estis bonkvalita - la saleroj estis kristalaj. Lertaj salfaristoj estis kapablaj antaŭsenti la veteron.

En la okcidenta Ĉinio estas multe da sallagoj kaj en la orienta parto de Ĉinio abundas mara salo. Historia verko notas, ke en la periodo de Huangdi estis Susha, kiu kapablis fari salon el marakvo per boligado. La antikva ĉina ideogramo kun la signifo "salo" tre similas al la homo, kiu boligas salakvon por akiri salon. Ĉe maro salfaristoj sciis multajn metodojn por akiri densan salakvon. Post fluso oni forskrapis multe da salaj krustoj ĉe maro, ripetfoje lavis ilin en marakvo kaj tiamaniere akiris salon. Oni disŝutis cindron de tritikariza pajlofragmito sur plaĝon, piedbatis ĝin kaj en la sekvinta mateno, post kiam leviĝis nebulo, aperis salo, kaj kiam ardis la suno en la tagmezo, oni kolektis salon kaj cindron kune kaj kuiris ilin por akiri salon. Oni ankaŭ fosis profundan kavon ĉe maro, tegis ĝin per tabuloj, bambuoj, fragmitaj matoj kaj subtila sablo. Post fluso oni forprenis la kovraĵojn kaj prilumis la akvon per lampo. Kiam la salakva vaporo estingis la lampon, oni do elĉerpis la akvon por fari salon. Oni boligis la salakvon en poto metala, bambua aŭ argila. Poste por ŝpari brullignon, oni do rekte sunumis salakvon.

En Sichuan kaj Yunnan de sudokcidenta Ĉinio, malproksime de maro, salo kaŝiĝas profunde sub la tero. Jam antaŭ du mil jaroj oni sciis fosi puton por ĉerpi salakvon. En putfosado ili ekster sia atendo malkovris naturan gason kaj nomis tian puton fajra puto. Ili boligis la putakvon rekte per la gaso por akiri salon.

En la 3-a jarcento la salputoj de Sichuan senescepte estis malprofundaj kun larĝa aperturo. Kelkaj larĝis 100 metrojn, sed profundis nur 10-100 metrojn. Estis malfacile fari tiajn putojn kaj plie la putomuroj estis facile difekteblaj. En la 11-a jc. Sichuan-anoj fosis per borilo vertikalan puton kun aperturo larĝa kiel tiu de bovlo, t.e. la salfaristoj ne bezonis malsupren iri al la fundo por fari la puton pli profunda. Kiel do ĉerpi salakvon de la fundo? Ili el bambuaj tuboj faris simplan pumpilon kun leda piŝto kaj per ĝi ĉerpis salakvon. Tiu metodo poste estis uzata ankaŭ en Yunnan.

En 1835 en la urbo Zigong de Sichuan, oni unuafoje en la mondo boris puton profundan pli ol 1 000 metrojn. Oni diris, ke poste eksterlandanoj uzis tiun metodon en borado de oleputo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri salo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Pli bone estas sensale, ol tro sale. 
  • Citaĵo
     Tro multe da salo malbonigas la manĝon. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.livingfoods-tarwegras.nl/upload/250358891.pdf
  2. http://www.acresusa.com/toolbox/reprints/seaenergy_nov01.pdf
  3. Lernu