Salomėja Nėris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Salomėja Nėris
Neris Salomeja.jpg
Naskiĝis Salomėja Bačinskaitė-Bučienė
17-a de novembro 1904
en Flag of Russian Empire for private use (1914–1917) 3.svg Kiršai (Vilkaviškis, Litovio), Rusia imperio
Mortis 7-a de julio 1945
en Kaŭnaso,
Flag-lithuanian-ssr.png Litova Soveta Socialista Respubliko,
Flago de Sovetunio Sovetunio
Pseŭdonimo Neris
Profesio verkistino
nacieco litovanino
Ĝenroj poemoj
v  d  r
Information icon.svg

Salomėja Nėris (ĝis 1940 Salomėja Neris; vera nomo: Salomėja Bačinskaitė-Bučienė; naskiĝo la 17-an de novembro 1904 – morto la 7-an de julio 1945) estas unu el la plej bone konataj poetinoj de Litovio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Salomėja Nėris naskiĝis en la regiono de la hodiaŭa litova komunumo Vilkaviškis. Ŝi finis la Universitaton de Litovio en Kaŭnaso kie ŝi studis la litovan kaj germanan lingvojn kaj literaturojn. Poste ŝi laboris kiel instruistino en la urboj Lazdijai, Kaŭnaso kaj Panevėžys. La unua kolektaĵo de poemoj estis publikigita sub la titolo Anksti rytą (Dum frua mateno) en la jaro 1927, unu jaron antaŭ ŝia universitata diplomiĝo.

Dum ŝi plustudis la germanan lingvon en Vieno, la juna instruistino dum 1929 renkontis la litovan studenton pri medicino Bronius Zubrickas kaj enamiĝis. Zubrickas havis socialismajn vidpunktojn, kaj dum ŝi origine verkis por konservativaj kaj katolikaj publikaĵoj en Litovio, Nėris mem iĝis socialisto por impresi la amikon.

Ekde 1931 la verkistino vivis en Kaŭnaso, kaj dum la unuaj publikaĵoj verkitaj tie ankoraŭ estas tradiciaj popolaj rakontoj, la pli postaj versoj iĝas pli batalemaj kaj porkomunismaj. Tamen ŝi ne vere engaĝiĝis en politiko kaj partia propagando, sed daŭre fokusiĝis je verkado de poemoj. Dum 1938 ŝi gajnis la nacian literaturan premion.

Kontroverse diskutiĝis ŝia laŭ multaj litovoj tro por-sovetunia starpunkto, kiam la sovetunia "Ruĝa Armeo" perforte konkeris la landon. La pluan duan mondmiliton Salomėja Nėris pasigis en Rusio, ĝis dum 1944 ŝi revenis al Kaŭnaso, sed jam la postan jaron mortis. Aparte la lastaj poemoj montras fortan amon al la litova kulturo kaj loĝantaro.

La origina verkista pseŭdonimo de la verkistino estis Neris, la nomo de la dua plej granda rivero de Litovio. Kiam dum 1940 iuj el ŝiaj studentoj atakis ŝin ne esti sufiĉe opozicia al la okupanta potenco Sovetunio kaj nomis ŝin perfidanto de sia lando, ne inda je pseŭdonimo tiom forte ligita al la patrio, ŝi aldonis la diakritan signon super la litero "e" de la pseŭdonimo kaj kreis novan, artefaritan nomon sen signifo. Malgraŭ tiuj kritikoj kaj malgraŭ la tre liberaj esprimoj en ŝiaj poemoj, aprezataj ankaŭ de komunismaj funkciuloj en la tiutempe ŝtalinisma Sovetunio, Salomėja Nėris dum sia tuta vivo restis ne nur aparte ligita la la tradicia litova kulturo, sed ankaŭ tre religiema katoliko kaj regula vizitanto de diservoj.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Anksti rytą - Kaŭnaso: 1927 - 77 paĝoj
  • Pėdos smėly - Kaŭnaso: Sakalas, 1931 - 61 paĝoj
  • Per lūžtantį ledą - Kaŭnaso: Sakalas, 1931 - 48 paĝoj
  • Mūsų pasakos - Kaŭnaso: Spindulys, 1934 - 160 paĝoj
  • Per lūžtantį ledą - Kaŭnaso: Sakalas, 1935 - 48 paĝoj
  • Diemedžiu žydėsiu - Kaŭnaso: Sakalas, 1938 - 69 paĝoj
  • Eglė žalčių karalienė - Kaŭnaso: 1940 - 107 paĝoj
  • Poema apie Staliną - Kaŭnaso: Spaudos fondas,1940 - 16 paĝoj
  • Rinktinė - Kaŭnaso: 1941. - 192 paĝoj
  • Dainuok, širdie gyvenimą: eilėraščiai ir poemos - Kaŭnaso: 1943 - 39 paĝoj
  • Lakštingala negali nečiulbėti - Kaŭnaso: 1945 - 109 paĝoj
  • Eglė žalčių karalienė - Kaŭnaso: 1946 - 96 paĝoj
  • Poezija: 2 volumoj - Kaŭnaso: 1946
  • Našlaitė - Kaŭnaso: 1947 - 48 paĝoj
  • Žalčio pasaka - Ĉikago: 1947 - 112 paĝoj
  • Rinktinė - Vilno: 1950 - 276 paĝoj
  • Eilėraščiai - Vilno: 1951 - 84 paĝoj
  • Poema apie Staliną - Vilno: 1951 - 36 paĝoj
  • Pavasario daina - Vilno: 1953 - 38 paĝoj
  • Poezija - Vilno: 1954 - 500 paĝoj
  • Baltais takeliais bėga saulytė - Vilno: 1956 - 164 paĝoj
  • Raštai: tri volumoj - Vilno: 1957
  • Rinktinė - Kaŭnaso: 1958 - 112 paĝoj - (biblioteko de lernantoj)
  • Širdis mana - audrų daina - Vilno: 1959 - 474 paĝoj
  • Eglė žalčių karalienė: poema pasaka - Vilno: 1961 - 51 paĝoj
  • Pavasaris per kalnus eina: eilėraščiai - Vilno: Valstybinė 1961 - 511 paĝoj
  • Biala sciezka - Varsovio: 1963 - 34 paĝoj - Pole
  • Kur baltas miestas: rinktinė - Vilno: Vaga, 1964 - 143 paĝoj
  • Rinktinė (kolektaĵo) - Kaŭnaso: Šviesa, 1965 - 90 paĝoj - (biblioteko de lernantoj)
  • Laumės dovanos - Vilno: Vaga, 1966. - 25 paĝoj
  • Poezija: 2 volumoj - Vilno: Vaga, 1966
  • Keturi: poemo. - Vilno: Vaga, 1967
  • У родника - Vilno: Vaga, 1967 - Ruse
  • Лирика - Moskvo: Chudožestvennaja literatura, 1971 - 230 paĝoj - Ruse
  • Poezija - Vilno: Vaga, 1972 - 2 volumoj
  • Negesk žiburėli - Vilno: Vaga, 1973 - 151 paĝoj
  • Egle - zalkšu karaliene: traduko de Daina Avotiņa - Rigo: Liesma, 1974 - 58 paĝoj - Latve
  • Širdis mana - audrų daina - Vilno: Vaga, 1974 - 477 paĝoj
  • Kaip žydėjimas vyšnios: poezijos rinktinė - Vilno: Vaga, 1978 - 469 paĝoj
  • Poezija: rinktinė - Vilno: Vaga, 1979 - 827 paĝoj
  • Ветер новых дней: стихотворения - Moskvo: Chudožestvennaja literatura, 1979 - 334 paĝoj - Ruse
  • Mama! Kur tu?: poemo - Vilno: Vaga, 1980 - 38 paĝoj
  • Nemunėliai plauks - Vilno: Vaga, 1980 - 201 paĝoj
  • Negesk, žiburėli: eilėraščiai ir poemos - Vilno: Vaga, 1983 - 103 paĝoj
  • Nedziesti, gaismehlit - Rigo: Liesma, 1984 - 129 paĝoj - Latve
  • Raštai: 3 volumoj - Vilno: Vaga, 1984
  • Blue sister, river Vilija = sesuo Žydrioji - Vilija = Сестра Голубая - Вилия - Moskvo: Raduga, 1987 - 261 paĝoj - Angle kaj ruse
  • Соловей не петь не может: Стихи- Vilno: Vaga, 1988 - 160 paĝoj - Ruse
  • Эгле, королева ужей": traduko de M. Petrov - Vilno: Vyturys, 1989 - 62 paĝoj - Ruse
  • Wiersze wybrane: traduko de M. Stempkowska - Kaŭnaso: Šviesa, 1989 - 221 paĝoj - Pole
  • Prie didelio kelio: eilėraščiai - Vilno: 1994 - 96 paĝoj
  • Tik ateini ir nueini: kolektaĵo - Vilno: Alma littera, 1995 - 220 paĝoj
  • Eglė žalčių karalienė - Vilno: Lietus, 1998 - 126 paĝoj